Kastelo de Ljubljano

La Kastelo de Ljubljano (slovene: Ljubljanski grad) estas mezepoka arkitektura monumento sur kastela monteto (slovene: Grajski grič) meze de la urbo Ljubljano, la ĉefurbo de Slovenio.

Kastelo de Ljubljano
burgo [+]
Koordinatoj46° 2′ 55″ N, 14° 30′ 31″ O (mapo)46.04871206514.508634679Koordinatoj: 46° 2′ 55″ N, 14° 30′ 31″ O (mapo)

Kastelo de Ljubljano (Slovenio)
Kastelo de Ljubljano (Slovenio)
DEC
Kastelo de Ljubljano
Kastelo de Ljubljano

Map
Kastelo de Ljubljano
Vikimedia Komunejo:  Ljubljana Castle [+]
vdr

Historio redakti

 
La kastela horloĝturo kun la flago de Ljubljano.

Elfosadoj pruvas, ke la monteto jam estis fortikigita en la tempo de la keltoj kaj iliroj, kaj ke la romianoj havis armean postenon tie. La komenco de la mezepoka kastelo devenas de la 9-a jarcento, kvankam ĝia konstruo unue estis menciita en 1144. Tiutempe ĝi estis la sidejo de la reganto de la graflando, Sponheim, kiu eĉ faris proprajn monerojn. Ĝia nuna formo estis atingita post la tertremo de 1511 kaj kun pliaj renovigadoj en la frua 17-a jarcento. La kastelo estis loĝita de la provincaj regantoj ĝis la unuaj jardekoj de la 17-a jarcento. Poste ĝi fariĝis simpla garnizono kaj provinca malliberejo.

La renovigado de la kastelo nun estas preskaŭ kompleta, kaj la du nuptaj serioj, la turo, kapelo kaj kafejo estas malfermaj al vizitantoj, dum la resto de la rekonstruita posedaĵo estas normale uzita por prezentoj, ekspozicioj kaj sociaj funkcioj.

Funikularo redakti

Ekde 2006, funikularo kuras de Krekov Trg al la kastelo. Dizajnite fare de Miha Kerin kaj Majda Kregar de la Ambient-dezajnstudio.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti