Kastelo de Mesteri

La Kastelo de Mesteri (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthány [bathAnji]) estas klasikisma historia monumento, nun speciala hospitalo en Hungario, en ekstera parto de Mesteri (konata kiel Intaháza).

Enirejo de la kastelo
Sonorilostablo en la hospitala parko

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la baroka kastelo kun flankaj domoj en 1762. Ĝi estis nemoveblaĵo de familio Batthány. En la 1820-aj jaroj la kastelo estis trakonstruita al klasikisma stilo. En 1914 László Batthyány-Strattmann heredis la kastelon, kiu establis senpagan malsanulejon en la konstruaĵo. En la 1920-aj jaroj alia nobelo luis la kastelon, ĉesis la hospitalo. En 1945 la Ruĝa Armeo okupis la kastelon, en la sekva jaro jam la vilaĝaj servistoj loĝis en la kastelo. Post kelkaj jaroj la nova funkcio estis psikiatriejo, kiu estas fama pri novaj metodoj. Oni kreis muzikan kaj laboran metodojn. La malsanuloj laboras en la parko, ili kultivas diversajn plantaĵojn kaj bredas bestojn.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas en parko, kiu formas brikon. En mezo de la fasado teraso reliefas, kiun 2 kolonoj tenas. Malantaŭ de la teraso la enirejo funkcias, ĉe la tegmento timpano (arkitekturo) estas videbla kun blazono de familio Batthyány. Ankaŭ en la malantaŭa fasado estas alia enirejo kun balkono.

Parko redakti

En la parko grandparte restis la arboj, sed kelkaj domoj estis konstruitaj por la hospitalo.

Fontoj redakti