Kastelo de Rum
La Kastelo de Rum (Vas) (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji] aŭ Kastelo de Bezerédj) estas historia monumento, nun lernejo de handikapuloj en Hungario, en vilaĝo Rum.
Historio redakti
Oni supozas, ke en tiu loko familio Bezerédj konstruis klasikisman kastelon en la frua 19-a jarcento. Baldaŭ familio Széchenyi akiris la kastelon. La konstruaĵo estis pligrandigita kaj trakonstruita. La posedantoj uzis la kastelon nur en okazoj. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Inter 1945-1948 ĝi estis feriejo, poste ĝis 1953 speciala lernejo por surduloj, fine speciala lernejo kaj instituto por handikapuloj (mense difektitaj).
Konstruaĵo redakti
La unuetaĝa konstruaĵo kun mansardo situas en mezo de parko. La kastelo formas U-majusklon, sed la aloj estas tre mallongaj. En la anguloj laŭ la fasado situas dekste ronda turo, maldekstre kvadrata kvazaŭbastiono. Ambaŭ estas duetaĝaj. En mezo de la fasado teraso reliefas.
Parko redakti
La parko estas protektata kun etendiĝo de 8 hektaroj kaj 3 hektaroj por ĝardenkulturo. Aparte menciindaj estas la belegaj heĝoj.
Fontoj redakti
- oficiala paĝo
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun bildoj
- [1]
- nur aerfotoj