La Kastelo de Segesd (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Segesd.

Aerfoto pri la kastelo de Segesd
Aerfoto pri la kastelo de Segesd

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en 1901. Depost 1945 la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). En 1954 en la kastelo sociala laboro komenciĝis, tie vivas gemaljunuloj kun kuracada, flegada, kultura servoj. La kapacito estas 400 homoj.

Konstruaĵoj redakti

La pluretaĝa konstruaĵo kun mansardo situas sola en parko. Formo de la kastelo estas komplika, tamen iomete ĝi formas U-majusklon kun tre mallongaj aloj. Interne restis origina ĉefe la ŝtuparejo, en la ĉambroj la internaj ornamaĵoj jam malaperis.

Parko redakti

La parko ankaŭ nun estas valora kaj belega, ĝi servas la maljunulojn. La grandaj arboj preskaŭ kovras la kastelon.

Fontoj redakti