Kastelo de Seregélyes

La Kastelo de Seregélyes (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Zichy-Hadik [ziĉi]) estas impona historia monumento en Hungario, en Seregélyes.

Aerfoto pri kastelo de Seregélyes

Historio redakti

Grafa familio Zichy konstruis tiu ĉi kastelon en 1821. La lasta posedanto de la kastelo estis alia grafa familio Hadik. Post la 2-a mondmilito la kastelo forlasiĝis, oni prirabis la kastelon. Fine la hungara ŝtato akiris la kastelon kun la parko kaj fabriko profitis ĝin staplo. En 1976 oni trovis en la parko kaŝitajn trezorojn, kiel iamajn apartenaĵojn de la kastelo. En 1982 (depost la plena renoviĝo) somerumejo kaj laborista kursejo funkciis en la konstruaĵo, depost la socialismo hotelo ĝis 2008, fine ĝi estas denove malplena.

Konstruaĵo redakti

 
Aerfoto pri kastelo de Seregélyes
 
Vido en la parko

La unuetaĝa klasikisma konstruaĵo situas sola en granda parko. Ĝi estas simetria kaj formas U-majusklon. En mezo de la fasado troviĝas la kvarkolona portiko kun la ĉefenirejo. Pli supre timpano estas videbla, en la timpano blazono estas.

Parko redakti

Ankaŭ la parko estas protektata historia monumento.

Fontoj redakti