Kastelo de Szécsisziget

La Kastelo de Szécsisziget (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Szapáry-Andrássy [sapAri-andrAŝi]) estas historia monumento, interne turisma tranoktejo en Hungario, en vilaĝo Szécsisziget.

Aerfoto pri la kastelo de Szécsisziget

Historio redakti

La unua mencio pri fortikaĵo en tiu loko okazis en 1458. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝia tasko estis grava. En 1636 la turkoj bruldetruis ĝin, poste la hungaroj rekonstruis la fortikaĵon. La posedanta familio ekde 1690 estis Szapáry. Tiu familio en la 18-a jarcento plene trakonstruis la fortikaĵon al U-forma baroka kastelo. En 1820 pro geedziĝo la nova posedanto estis familio Andrássy ĝis 1945. En 1871 la remparo estis enŝtopita, poste oni plantis arbojn. En 1933 la kastelo renoviĝis. Depost 1945 la staloj estis malkonstruitaj, la pli nova uzanto estis la loka kolĥozo, baldaŭ la vilaĝo mem. En 1999 la kastelo plene renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola sur malalta monteto ĉe la vilaĝfino. La konstruaĵo formas L-majusklon. La pli granda alo estis loĝejoj, la pli malgranda garbejo. Laŭ arkeologoj la garbejo estas pli malnova. En la ĉambroj la turistoj havas 8 ĉambrojn kun 32 litoj.

Fontoj redakti