Kastelo de Szentegát

La Kastelo de Szentegát (konata ankaŭ pri la iama posedanto Biederman [biderman]) estas historia monumento en vilaĝo Szentegát.

Aerfoto pri kastelo en Szentegát

Historio redakti

origine ĉaskastelo estis konstruita supozeble en la 19-a jarcento, en 1896 ĝi estis trakonstruita al loĝkastelo. La menciita familio loĝis tie ĝis 1945. Ekde 1949 la nova posedanto estis ŝtata agrikultura firmao, kiu zorgis pri la kastelo dum la socialismo. Depost la socialismo negocistoj aĉetis la kastelon kaj intertempe renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La parte unuetaĝa kastelo situas en mezo de la vilaĝo en parko. Ĝi estas 90 metrojn longa. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo kun reliefantaj partoj (ambaŭ randaj kaj meza partoj reliefas). Nur la meza reliefa parto havas etaĝon, la randaj partoj nur mansardojn. Al la meza parto larĝa ŝtuparo kuras, tie funkcias la enirejo. En la malantaŭa fasado turo altiĝas, kiu disrompas la simetrion.

Parko redakti

La parko estis kreita kune kun la kastelo. Origine ĝi enhavis fontanon, naĝejon, vintroĝardenon, iom for maŭzoleon. Tiu lasta konstruaĵo estis samtempe kapelo por la vilaĝanoj. En 1904 granda vilao por la gastoj estis konstruita, en 1996 plene renovigita. Estas aliaj domoj - origine por la servistoj - nuntempe ili estas loĝdomoj. Aktuale en la 2010-aj jaroj la parko estas en malbona stato.

Fontoj redakti