Kastelo de Tápiószele
La kastelo de Tápiószele aŭ pri la iama posedanto kastelo de Blaskovich [blaŝkoviĉ] estas monumento historia en urbo Tápiószele (Hungario).
Kastelo de Tápiószele | ||
---|---|---|
muzeo | ||
Aerfoto pri la kastelo | ||
kastelo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Tápiószele | |
- koordinatoj | 47° 20′ 5″ N, 19° 52′ 47″ O (mapo)47.3347519.87975Koordinatoj: 47° 20′ 5″ N, 19° 52′ 47″ O (mapo) [1] | |
Estiĝo | 1952 | |
Kastelo de Tápiószele | ||
Historio redakti
La novklasika kastelo aŭ kasteleto estis konstruita en 1906 kaj aĉetita fare de fratoj Blaskovich en 1912. La fratoj estis ankaŭ arkologiemaj kaj signifaj artkolektistoj. En 1923 ili iniciatis arkologiajn esplorojn al profesiuloj. La arkeologoj trovis skitajn restaĵojn en la proksima Tápiószentmárton. Intertempe la plena familio Blaskovich estis signifa kolektisto pri artkolektaĵoj, ilia kolektaĵo ĉiam estis kune en la kastelo. Surprize la kastelo sentuŝe travivis la duan mondomiliton. En 1947 la kasteleto estis kolektejo de la Hungara Nacia Muzeo, post 5 jaroj oni malfermis muzeon. La gvidantoj ĝis siaj mortoj estis la fratoj. En 1967 la muzeo portas la nomon Blaskovich. En 2011 la kastelo estis restaŭrita laŭ la originaj planoj.
Muzeo redakti
La muzeo estas la nura nobela muzeo de la lando, kiu estas nacie unika loko por konservi kaj montri loĝkulturon de la nobelaro. Aparta ĉambro donas informon pri ĉevalo "Kincsem", kiu venkis en ĉiuj konkursoj.
Konstruaĵo redakti
La teretaĝa kasteleto situas sola en mezo de parko. La fasado estas preskaŭ simetria, meze klasikisma porĉo reliefas kaj kolonoj tenas ĝin.
Parko redakti
Mem unu el la fratoj kreis la parkon en 1915, ja lia profesio estis tia. La kreskaĵoj estas vidindaj eĉ al botanikistoj. La arboj estis plantitaj propramane fare de la fratoj. La parko reflektas hortikulturon de tiu tempo, ŝtona rotondo, sfinkso kaj fontano havis lokon en la parko.
Referenco redakti
Fontoj redakti
- oficiala paĝo kun fotoj Arkivigite je 2023-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto