La Kastelo de Tépe (konata loke preposta kastelo) estas historia monumento (ekde 1958) en Hungario, en vilaĝo Tépe, kie estas la ĉefa vidindaĵo.

Preposta kastelo de Tépe

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en 1820, tamen la rememoroj ne mencias tion, ke preposto loĝis tie. Post la konstruo ĝenerale respondeculoj pri la eklezia bieno loĝis en la kastelo. La konstruaĵo ŝtatiĝis en 1946, poste ĝi estis forlasita. Ekde 1955 la loka kolĥozo prifitis ĝin. En la malfruaj 1950-aj jaroj la kastelo estis renovigita, ekde 1962 ĝi estas psikiatria malsanulejo kun 50 litoj. Ekde 1992 la posedanto estas municipo de Tépe. Denova ekstera renoviĝo okazis en 2008.

Konstruaĵo redakti

La etaĝa kastelo kun keloj situas sola en korto. La ronda turo estas videbla jam el la foro. La konstruaĵo formas kubon, sed la malsimetria fasado troviĝas en la malantaŭa parto, kie ankaŭ la turo altiĝas kun la enirejo. La turo kaj la enirejo estas rizalito. En la malnova erao sur la etaĝo ankaŭ kapelo funkciis.

En la korto troviĝis ankaŭ iamaj domoj por la servutuloj kaj diversaj domoj por agrikulturaj celoj. Ili granparte jam malaperis.

La kastelo por turistaj celoj estas nevizitebla.

Fontoj redakti