Kastelo de Zákányfalu

La Kastelo de Zákányfalu (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi] estas lernejo, historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zákányfalu.

Aerfoto pri la kastelo de Zákányfalu

Historio redakti

En tiu loko estis konstruita bienocentra domego en 1835. La familio Zichy trakonstruis ĝin inter 1911-1914 al kastelo. Ekde 1945 la kastelo estas bazlernejo de la vilaĝo.

Konstruaĵoj redakti

La unuetaĝa konstruaĵo kun mansardo situas sola en parko laŭ la ĉefvojo. En mezo de la malsimetria fasado granda teraso reliefas, kiun 3 kolonoj tenas. Sub la teraso la ĉefenirejo funkcias, sed estas ankaŭ aliaj enirejoj en la aliaj flankoj. Interne restis origina la ŝtuparejo, la ĉambroj estas lernoĉambroj.

Parko redakti

La parko restis ankaŭ nun valora. La aleo konsistas el 30 tilioj. Menciindas en la parko Ginkgo biloba, kaŭkaza abio, taksusacoj, tujoj, cipresacoj.

Fontoj redakti