Kastelo de Zichyújfalu

La Kastelo de Zichyújfalu (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas malgranda historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zichyújfalu.

Kastelo de Zichyújfalu
La kastelo en 1904
Kastelo kun la parko en Zichyújfalu
Kastelparko en Zichyújfalu

Historio redakti

Jam dum dominado de la turkoj grafa familio Zichy jam havis tie bienon. En 1784 ili konstruis kasteleton (aŭ nobeldomon), kie komence vivis la familio, sed post finkonstruo de la pli granda kastelo en c. 1865 ili forlasis la kasteleton kaj zorganto de la bieno loĝis plu en la kasteleto. La nova kastelo fariĝis laŭ projekto de Miklós Ybl. Tiam la konstruaĵo estis U-forma, sed dum la 2-a mondmilito la dekstra alo plene detruiĝis. Dum la socialismo longe funkciis en la konstruaĵo kinejo, biblioteko, depost la socialismo la vilaĝa administrado kaj la apoteko trovis lokon ene.

Konstruaĵo redakti

La teretaĝa eklektika kastelo situas sola en mezo de granda parko. Ĝi formas L-majusklon. En la fasado longa verando etendiĝas kun 14 duoblaj kolonoj. Meze situas rizalito, kie la kolonoj tenas timpanon.

Parko redakti

Oni zorgas pri la parko, kie kreskas eĉ arboj pli aĝaj, ol cent jaroj.

Fontoj redakti