Verando estas alkonstruaĵo de domo, plejofte nur tegmento kiu apogas sur lignaj fostoj.

verando

La planko povas esti ekzistanta planko, sed plejofte ĝi estas ligna planko kiu estas samnivele kun la planko en la domo. La nomo verŝajne originas de la bengala vorto barandah.

Laŭ Francisko Azorín verando estas Kovrita k. vitrita teraso aŭ balkonego.[1] Li indikas etimologion el la hinda varanda (laŭbo, verando).[2]

Per vitro fermita verando, ankaŭ nomata vitroverando taŭgas por uzi ankaŭ dum malbona vetero kiel salono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 209.
  2. Azorín, samloke.