Kastelruth

komunumo de Italio

CastelruthKastelruth (ladine: Ciastel) – por kiu aldona itallingva nomo Castelrotto estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento – estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La loko havas certan konatecon pro la folklora muzikgrupo "Castelruther Spatzen".

Kastelruth
(Ciastel, Castelrotto)
Kastelruth
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 34′ N, 11° 34′ O (mapo)46.56666666666711.566666666667Koordinatoj: 46° 34′ N, 11° 34′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1060 [+] m
Areo 117 km²
Loĝantaro 6967 (2023)
Loĝdenso 59 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Barbian, Campitello di Fassa (TN), Völs am Schlern, Lajen, Urtijëi, Waidbruck, Ritten, S. Cristina-Gherdëina kaj Tiers
Patrono sanktaj Petro kaj Paŭlo
Festa tago 29-a de junio
Nomo de loĝantoj Kastelruther germane kaj castelrottesi itale
Poŝtkodo 39040
Imposta kodo C254
Kodo laŭ ISTAT 021019
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kastelruth situas oriente de rivero Eisack kaj ampleksas ne nur plurajn vilaĝojn, sed ankaŭ la altebenaĵon Alpo de Seis, kiu konsistigas preskaŭ duonon de la komunuma areo kaj estas protektata areo. La nord-orienta parto de Kastelruth apartenas al la Gardena Valo, do estas ladinlingva.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 967 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Barbian, Campitello di Fassa (TN), Völs am Schlern, Lajen, Urtijëi, Waidbruck, Ritten, S. Cristina-Gherdëina kaj Tiers.

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (81%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 4% parolas denaske la italan kaj 15% la ladinan.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la parto Sankt Oswald