Katafrakto estis formo de armaĵita peza kavalerio uzita en militoj de Antikveco fare de nombraj popoloj en Eŭropo, Orienta Azio, kaj Meza Oriento.

Historia rekonstruado de Katafrakto de la epoko de Sasanida Imperio.

Tiu vorto derivas el la Greka κατάφρακτος Kataphraktos (plurale: κατάφρακτοι Kataphraktoi), laŭvorte signife "armaĵita" aŭ "komplete enfermita". Historie, la katafrakto estis tre peze armaĵita ĉevalrajdanto, kun kaj ĉevalo kaj rajdanto kovritaj el kapo al piedo per skvama armaĵo, kaj tipe armita per lanco.

Katafraktoj servis ĉu kiel elita kavalerio aŭ kiel atakoforto por plej el la imperioj kaj landoj kiuj posedis ilin, ĉefe uzitaj por impetaj ŝarĝataokoj por rompi la infanteriajn formaĵojn. Katafraktoj aperas en kronikoj de multaj historiistoj el la plej fruaj tagoj de Antikveco ĝis la Meza mezepoko, kaj oni supozas ke ili influis sur la postaj eŭropaj kavaliroj, pere de la kontakto kun la Bizanca Imperio.[1]

Notoj redakti

  1. Nell, Grant S. (1995) The Savaran: The Original Knights. University of Oklahoma Press.