Katalin Hollósy (kajakisto)

Katalin Hollósy [holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósy Katalin estas hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono, arbitraciisto, violonĉelisto.

Katalin Hollósy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1950 (1950-02-16) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto • arbitraciisto • violonĉelisto
vdr

Katalin Hollósy[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1950 en Budapeŝto.

Muzika kariero redakti

Katalin Hollósy en sia aĝo 9 komencis violonĉeladi. Baldaŭ ŝi frekventis majstrokurson en Aŭstrio. Ŝi muzikadis en pluraj orkestroj.

Sporta kariero redakti

Katalin Hollósy en 1965 komencis kajakadi en ĉefurba sportklubo, inter 1965-1969 ŝi ofte estis la unua en junularaj konkursoj. Inter la plenkreskuloj li estis hungara ĉampiono dufoje individue. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 sen medalo, sed pli frue en mondĉampionumo ŝi estis la unua duope kun Anna Pfeffer en 1971 en distanco 500 m. Depost sia aktiva sporta kariero ŝi estis arbitraciisto en la 1990-aj jaroj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti