Katedralo de Bruselo

La katedralo Sankta Miĥaelo kaj Sankta Gudula (france Cathédrale St. Michel et Gudule; nederlande Sint-Michiels en Sint-Goedelekathedraal) estas la ĉefa preĝejo de la urbo Bruselo kaj sidejo de la episkopujo Meĥleno-Bruselo.

Katedralo de Bruselo
Blazono
kunkatedralo, kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 50′ 52″ N, 4° 21′ 37″ O (mapo)50.8477777777784.3602777777778Koordinatoj: 50° 50′ 52″ N, 4° 21′ 37″ O (mapo)

Katedralo de Bruselo (Bruselo)
Katedralo de Bruselo (Bruselo)
DEC

Map
Katedralo de Bruselo

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of St. Michael and St. Gudula (Brussels) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Bruselo

Sur la loko de la nuna katedralo sur monto Treurenberg jam en karolida epoko (8-a jarcento) troviĝis baptopreĝejo konsekrita al ĉefanĝelo Miĥaelo. Per translokado de la ostoj de Sankta Gudula ĉi tien en la jaro 1047 oni analoge plilarĝigis la patronecon. La nunan katedralon oni ekkonstruis en 1226 kaj finkonstruis fine de la 15-a jarcento per la turoj altaj 69 metrojn. Per rangaltiĝo al ĉefepiskopa sidejo en 1962 la preĝejo oficiale ricevis la titolon katedralo. Sankta Gudula estas la ĉefa solenejo de la reĝlando Belgujo, kie okazas reĝaj geedziĝoj, ŝtataj funebroj kaj similaj ceremonioj.

Arĥitekturo kaj ekipaĵo

redakti
 
La ĉefnavo

Sankta Gudula estas konstruaĵo laŭ stilo de la gotika arĥitekturo. La 1200 vitraloj de la 16 ĥorfenestroj, parte eĉ originaj el la 16-a jarcento, provizas la preĝejon per hela, lumtrafluata interno. En 1910 la vitralistoj Rudolf kaj Otto Linnemann el Frankfurto ĉe Majno verkis la preĝejajn fenestrobildojn. Ĉe la kolonoj de la ĉefnavo troviĝas dek du nature grandaj apostolofiguroj de Luc Fay d’Herbe kaj Jérôme Duquesnoy el la 17-a jarcento. La baroka predikejo, kiun en 1669 ĉizis Henri-Francois Verbruggen, montras plenplastike kaj naturgrande la elpelon de Adamo kaj Eva el la paradizo. Proksime de la ĉefaltaro troviĝas la tombomonumento de duko Johano la 2-a de Brabanto. La sakramenta kapelo Chapelle du Saint-Sacrament kaj ĝia ekipaĵo estas videbla lige kun la Brusela Sakramentomiraklo el 1370, je kiu onidire sakrilegiita hostio senpere komencus sangi.

Literaturo

redakti
  • Raymond van Schoubroeck, Hans-Günther Schneider: Kathedrale St. Michael und St. Gudula, Brüssel. Kunstführer Nr. 2463, Verlag Schnell & Steiner, Regensburgo 2003, ISBN 3-7954-6342-4

Eksteraj ligiloj

redakti