Kategorio-Diskuto:Rusiaj esperantistoj

Ĉu ĉi-tiu kategorio estu Kategorio:Rusaj esperantistoj? -- Yekrats 11:22, 4. Mar 2006 (UTC)

Rusoj korektu la artikolojn en tiu ĉi kategorio al Kategorio:Rusaj esperantistoj.

Ĉu? Kial?
--VerdLanco\(diskutu) 22:21, 23. Maj 2006 (UTC)
Rusio estas granda lando (oni diras :) kaj en la lando loĝas ne nur rusoj. Tial la kategorio estas Esperantistoj de Rusio sen depende de ilia deveno. Se paroli pri Rusaj esperantistoj do, kiu estas mi - mia avo estas kozako, avino polino, patrino naskiĝis en Ukraina SSR, kaj mi loĝas en Rusio. La dua avino naskiĝis en Poltava gubernio de cara Rusio kaj mia patro en distrikto de rusia provinco, kia tiam estis parto de Ukrainio, sed nun estas en rusiaj limoj. Ĉu mi estas rusa esperantisto? Tute ne. Mi estas Rusia esperantisto. P.Fiŝo§@ 20:03, 29 Mar. 2011 (UTC)

Rusio nuna kaj la Cara redakti

Ĉu eblas samtempe kunigi esperantistoj de Rusia Imperio kaj nuna Rusio? P.Fiŝo§@ 20:04, 29 Mar. 2011 (UTC)

Kial ne? -- Robert Weemeyer 04:26, 30 Mar. 2011 (UTC)
Ĉar la landoj estas ligitaj nur per Sovetunio. Sen la lasta la du Rusioj ne estas daŭrigo unu de la alia. Esperantistoj de la Cara Rusio ne estas kunigitaj kun nunaj esperantistoj ĉar ili loĝas en diversaj landoj. De alia flanko la esperantistoj povas esti anoj de la sama ĉeno se ili estus ligitaj per sovetiaj esperantistoj. Tio signifas, ke devas esti kategorioj aŭ esperantistoj de Rusio-Sovetio-Rusio, aŭ tri kategorioj esperantistoj de Cara Rusio, de Sovetio kaj de nuna Rusio. P.Fiŝo§@ 17:48, 31 Mar. 2011 (UTC)
Laŭ mi ne estas problemo kunigi esperantistojn de Rusia Imperio, de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFER) kaj de moderna Rusio. La kompleta Sovetunio ne difinis sin "Rusio", alikaze ne sencus ekzisto de la sub-unuo RSFER, kaj nomi ĉiujn civitanojn de la aliaj 14 sovetuniaj respublikoj "rusianoj" laŭ mi neniel kompreneblus. Klaras ke ankaŭ la Rusia Imperio havis multajn teritoriojn (en ekzemple Pollando, Baltio kaj Centra Azio), kiun ĝi simple konkeris sen sukcesi "rusigi" la tieajn civitanojn, sed tiu ŝtato estis imperiisma, koloniisma, kaj simple asertis ke la konkeraĵoj estu parto de Rusio. Kiom ajn oni malŝatu tion, la imperiisma difino de la carisma regno estis klara. ThomasPusch (diskuto) 20:12, 20 Aŭg. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Rusiaj esperantistoj".