Kazaroza (Ruse: Казароза) estas la televida filmoserio de Alena Demjanenko. La surekranigo de samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ[1]. En tiu filmo ne nur aŭdeblas frazoj en Esperanto, sed ankaŭ la tuta intrigo baziĝas sur vivo de esperantistoj en epoko de la dua Rusa revolucio[2].

Kazaroza
Ĝenro Detektivo
Kreita de Alena Demjanenko
Verkita de Leonid Juzefoviĉ
Aktoroj Oksana Fandera

Vladislav Galkin

Egor Beroev

Origina lando Flago-de-Rusio.svg Rusio
Lingvo(j) rusa lingvo, iom da esperanto
Originala lingvo rusa lingvo
N-ro de epizodoj 3
Produktado
Daŭro sen reklamoj 52 minutoj
Elsendo
Information icon.svg
vdr

EnhavoRedakti

La enhavo de la filmoserio fakte laŭas la romanon, krome unu grava escepto: en la filmoserio estas alia mortiginto. La akto fariĝas en urala urbo en 1920 kaj 1975 jaroj.

En 1920 jaro en la urbo alvenis por gastrolo Zinaida Kazaroza. Sveĉnikov, eks-militanto de Ruĝa armeo, invitis ŝin koncerti en la loka esperanto-klubo. Dum la koncerto Kazaroza mortis. Sveĉnikov komencis enketon. En 1975 li revenis al la urbo. Kaj tiam oni ekscias la nomon de mortiginto.

Eksteraj ligilojRedakti

Pri la filmo ĉe Verda Filmejo (priskribo, fotoj, subtekstoj)

ReferencojRedakti

  1. Alexei Kuznetsov, Ekskluziva intervjuo kun Leonid Juzefoviĉ, fama rusa verkisto, versio en Esperanto aperis en REGO 6/2004.
  2. Aiko, Paradigmo de la moderna movado, Esperanto@Brazilo, la 20-an de aprilo 2016.