Kazo de kuracistoj

Kazo de kuracistojKazo de kuracistoj-venenigantoj estis jura proceso kontraŭ grupo de altrangaj sovetiaj medicinistoj, kiujn oni akuzis pri komplotado kontraŭ la ŝtatgvidantoj kaj pri mortigo de partiaj altpostenuloj. La kampanjo komenciĝis en 1948, kiam kuracistino Lidija Timaŝuk atentigis pri, laŭ ŝia kompreno, la strangaĵoj en la maniero, laŭ kiu oni kuracis partian gravulon Andrej Ĵdanov. Laŭ Timaŝuk, neĝuste elektita kuracmaniero mortigis Ĵdanov-on. La kampanjo ĉirkaŭ la "kazo de kuracistoj" finiĝis tuj post la morto de Stalin en 1953, kiam ĉiuj suspektitoj estis liberigitaj sen ajnaj postsekvoj.

Ĉar multaj akuzitoj estis etne hebreoj, la kazo ekhavis antisemitan karakteron.

Komenco redakti

La informo pri aresto de la kuracistoj kaj kelkaj detaloj de la "komploto" aperis en nesubskribita artikolo "Malicaj spionoj kaj mortigantoj sub maskoj de profesoroj-kuracistoj", kiu aperis en "Pravda" la 13-an de januaro 1953. Ekzistas supozo, ke verkadon de la artikolo partoprenis Stalin mem.

Supozoj pri planita translokigo redakti

Ekzistas supozoj, ke la "kazo de kuracistoj" estis la unua paŝo en kampanjo por transloĝigo de ĉiuj hebreoj eksteren de la eŭropa parto de Sovetunio (plej verŝajne, al la Hebrea Aŭtonoma Provinco). Similaj transloĝigoj de tutaj etnoj jam okazis pli frue en la historio de Sovetunio (kazakoj, inguŝoj, ĉeĉenoj, balkaroj, ĉevolgaj germanoj kaj aliaj etnaj grupoj estis transloĝigitaj al la nordaj regionoj, Siberio, Kirgizio kaj Kazaĥio).

Tamen la persistaj onidiroj pri tia plano ne estas subtenataj de arkivaj dokumentoj aŭ aliaj firmaj pruvoj[1]. Samtempe, la antaŭaj translokigoj okazadis kiel armeaj kampanjoj, dum nur kelkaj tagoj, sen evidenta prepariĝo, kio supozigas, ke la spuroj pri la ekzistinta plano ne nepre devis resti en dokumentoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Медведев Ж.А. Сталин и еврейская проблема: Новый анализ, с.238—239.