Keistuolių Teatras
Keistuolių Teatras ("teatro de stranguloj" aŭ "teatro de ekscentruloj") estas litovia teatra grupo, aktiva ankaŭ pri televidaj filmoj, popmuziko kaj rokmuziko. La grupo estis fondita en 1989 fare de la aktoroj Ilona Balsytė, Aidas Giniotis kaj Sigutis Jačėnas, kaj fare de la teatra direktoro Romualdas Vikšraitis.[1] La teatro havas sian teatrejon en Vilno kaj produktas teatraĵojn, filmojn kaj muzikon kaj por la ĝenerala publiko kaj por infanoj.
Keistuolių Teatras | |
---|---|
Keistuolių Teatras en 2008 | |
Fondo | 1989 |
Ĝenro | teatro, popmuziko, rokmuziko |
Oficiala retejo | www.keistuoliai.lt |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
En 1999 la teatro iĝis membro de la Asocio internacia pri teatrado por infanoj kaj junuloj ASSITEJ.
En 20 jaroj (1989 ĝis 2009) la teatro publikigis 50 teatraĵojn, 8 televidajn film(seriet)ojn, 11 sonkasedojn kaj 10 kompaktdiskojn.[2]
Krom en Litovio, la teatra grupo publike surscenejis interalie en Aŭstrio, Danio, Estonio, Germanio, Pollando, Rusio kaj Usono.
Ekde la jaro 1997 kontaktigite de la aktora docentino Nijolė Gelžinytė la studentaj anoj de la teatra studio „Teatriukas“ ("teatreto") de la Vilna Universitato regule kunlaboras en la ensemblo Keistuolių teatras.
Notoj
redakti- ↑ teatra kroniko (litove). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2011-08-22 .
- ↑ "Dvidešimtmečio proga Keistuolių teatras dovanos koncertus" (litove: "donaca koncerto okaze de la 20-jara jubileo de la Teatro de Stranguloj")