ASSITEJ
ASSITEJ, la Asocio internacia pri teatrado por infanoj kaj junuloj (mallongigo laŭ la franca nomo Association Internationale du Théâtre de l’Enfance et la Jeunesse, angle International Association of Theatre for Children and Young People) fondiĝis en 1965 kiel internacia alianco de profesiuloj pri teatrado por infanoj kaj adoleskuloj. Tutmonde, laŭ la stato de aŭtuno 2010 estas 83 naciaj centroj de la asocio.
ASSITEJ | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo | ||
Dum | – | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La asocio tutmonde faciligas kontaktadon kaj la interŝanĝon de ideoj kaj kulturaj tradicioj al profesiuloj produktantaj teatron por infanoj kaj adoleskuloj.
Mondaj kongresoj de la asocio[1]Redakti
- 17-a - Kopenhago, Danio kaj Malmö, Svedio la 20-an ĝis 29-an de majo 2011[2]
- 16-a - Adelajdo, Aŭstralio, 2008
- 15-a - Montrealo, Kanado, 2005
- 14-a - Seulo, Sud-Koreio, 2002
- 13-a - Tromsø, Norvegio, 1999
- 12-a - Rostov ĉe Dono, Rusio, 1996
- 11-a - Havano, Kubo, 1993
- 10-a - Stokholmo, Svedio, 1990
- 9-a - Adelajdo, Aŭstralio, 1987
- 8-a - Moskvo, Sovetunio, 1984
- 7-a - Liono, Francio, 1981
- 6-a - Madrido, Hispanio, 1978
- 5-a - Orienta Berlino, Orienta Germanio, 1975
- 4-a - Albany, Usono, 1972
- 3-a -Venecio, Italio, 1970
- 2-a - Hago, Nederlando, 1968
- 1-a - Prago, Ĉeĥoslovakio, 1966
NotojRedakti
- ↑ historio de la ASSITEJ-kongresoj (angle). Arkivita el la originalo je 2008-07-24. Alirita 2011-08-22.
- ↑ retejo pri la 17-a monda kongreso de ASSITEJ (dane, svede kaj angle). Arkivita el la originalo je 2011-09-04. Alirita 2011-08-22.