Elektra Fervojo Kejsej

(Alidirektita el Kejsej)

Elektra Fervojo Kejsej (japane: 京成電鉄株式会社 [Keisei dentecu kabuŝiki-gaiŝa], angle: Keisei Electric Railway Co., Ltd.) estas japana privata fervoja kompanio en orienta Tokio, en norda kaj centra partoj de la gubernio Ĉiba. Ekde 2001 ĝi estas markita ankaŭ kiel K'SEI.

Keisei Electric Railway Co.,Ltd.
Keisei Electric Railway Co.,Ltd.
major railway company • publika kompanio • rail company (Japan) • private railway • reto de publika transporto vd
Dum 30-a de junio 1909 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Fondita 30a de junio 1909
Sidejo Japan, Chiba, Ichikawa, Yawata 3-3-1
Lando Japanio
Agokampo fervojo
ISIN-kodo JP3278600006
Posedataj kompanioj Shin-Keisei Electric Railway • Q11374394 • Keisei Main Line • Keisei Chiba Line • Keisei Chihara Line • Keisei Kanamachi Line • Keisei Oshiage Line vd
TTT www.keisei.co.jp
vdr

La nomo "Kejsej" (京成) estas farita el ideogramoj el "Tokio" (東) kaj "Narita" (田), tiujn du urbojn ligas la ĉefa linio.

La fervoja reto de Kejsej ligas orientan parton de Tokio (stacioj Ŭeno, Nippori, Oŝiage) kun la urboj Funabaŝi, Naraŝino, Jaĉijo, Sakura, Narita, Ĉiba kaj kun la Internacia Flughaveno Narita.

Historio redakti

  • 30a de junio 1909: la kompanio estis fondita.
  • 3a de novembro 1912: la fervojo komencis funkcii (unue en la oriento de Tokio).
  • 1930: la fervoja reto atingis la urbon Narita.
  • 1933: la reto atingis la stacion Ŭeno.
  • 1959: la linioj estis refarataj de 1372-milimetra (skota) ŝpuro al la normala (1435-milimetra).
  • 1960: estis lanĉita komuna trajno kun linio Asakusa de la metroo Toej.
  • 1973: la trajno "Skajlajna" (Skyliner) estis lanĉita.
  • 1978: estis malfermita stacio ĉe la Flughaveno Narita (nuna stacio Higaŝi-Natrina), kien "Skajlajna" ekiris.
  • 1991: estis konstruita rekta subtera fervojo al Terminalo 1.
  • 1992: estis konstruita rekta subtera fervojo al Terminalo 2.
  • 17a de julio 2010: "Skajlajna" ekiris laŭ nova linio Kejsej-Narita-kuko, reduktinte la tempon de vojaĝo je 15 minutoj.

Linioj redakti

Komuna longo de la fervoja reto de Kejsej estas 152,8 km.

Nomo de linio Vojo
(finaj stacioj)
Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo
Esperanta japana japana prononco
Kejsej (ĉefa linio) 京成本線 [Keisei honsen] Kejsej-ŬenoFlughaveno Narita 42 69,3 1912
Kejsej-Oŝiage 京成押上線 [Keisei Oŝiage-sen] OŝiageAoto 6 5,7 1912
Kejsej-Ĉiba 京成千葉線 [Keisei Ĉiba-sen] Kejsej-CudanumaĈiba-Ĉuo 10 12,9 1912
Kejsej-Ĉihara 京成千原線 [Keisei Ĉihara-sen] Ĉiba-ĈuoĈiharadaj 6 10,9 1992
Kejsej-Higaŝi-Narita 京成東成田線 [Keisei Higaŝi-Narita-sen] Kejsej-NaritaHigaŝi-Narita 2 7,1 1978
Kejsej-Kanamaĉi 京成金町線 [Keisei Kanamaĉi-sen] Kejsej-TakasagoKejsej-Kanamaĉi 3 2,5 1913
Kejsej-Narita-kuko 京成成田空港線 [Keisei Narita-kūkō-sen] Kejsej-TakasagoFlughaveno Narita 18 51,4 2010

Inter la stacio Kejsej-Narita kaj la flughaveno estas fervoja nodo (nodo de Komaino), kie intersekcas la ĉefa linio kun linioj Kejsej-Higaŝi-Narita kaj Kejsej-Narina-kuko. La trako inter la nodo kaj la stacio Flughaveno Narita (6,0 km) estas komuna por la ĉefa linio kaj la linio Kejsej-Narita-kuko. La trako inter la nodo kaj la stacio Kejsej-Narita (1,0 km) estas komuna por la ĉefa linio kaj la linio Kejsej-Higaŝi-Narita.

Estas planita plilongigi la linion Kejsej-Ĉihara je 8,2 km de la stacio Ĉiharadaj al Amaariki.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti