Kemiaj afiksoj

Kemia terminaro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kemiaj Afiksoj, estas terminaro de kemiaj kombinaĵoj en Esperanto. Ĝi estas verkita de Jan Pióro kaj eldonita de la Eldonejo Naukowo-Techniczne el Varsovio. La eldono datiĝas de 1966.

Kemiaj Afiksoj
Kemiaj Afiksoj
Kemiaj Afiksoj
Aŭtoro Jan Pióro
Eldonjaro 1966
Urbo Varsovio
Eldoninto Naukowo-Techniczne
Paĝoj 40
vdr
Citaĵo
 La prezentita verko estas provo unuecigi la terminaron de kemiaj kombinaĵoj en Esperanto. Ĝis nun en tiu fako estis publikigitaj nur unuopaj artikoloj en Esperantaj revuoj, kaj nura memstare eldonita verko estis "Kemia Vortaro angla-Esperanta" de D.R. Duncan. Tiu vortaro donas en Esperanto malplej aŭ plej plej korektajn ekvivalentojn por anglaj elirterminoj.

El tio konsidero ŝajnis laŭcele eldoni la verkon, kiu komencus prilaboron de kemia terminaro en Esperanto, ĉar malfacile oni povas imagi sin kian ajn diskutan artikolon el kemia fako sen antaŭa firmigo de korekta kemia terminaro.

Enhavo de la prezentita verko konsistas el kvar fundamentaj partoj:

  • en unua estas donita listo de mallongigoj kaj signoj uzataj en kemia literaturo kaj iliaj signifoj;
  • dua parto enhavas unuecigitajn nomojn de la kemiaj elementoj kaj iliaj simboloj;
  • en tria parto, la plej ampleksa, la aŭtoro prezentas la plej gravajn afiksojn uzatajn dum kreado de korektaj nomoj de kemiaj kombinaĵoj;
  • en kvara parto estas priparolitaj en mallongigo du kreadsistemoj por nomoj de kemiaj kombinaĵoj. 
— Antaŭparolo de la Eldoninto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti