Kemijärvi
komunumo en Finnlando
Kemijärvi estas urbo kaj komunumo en la Laponia provinco de Finnlando, mallonge en finna Laponio. Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 7 534 loĝantoj sur areo de 3 931,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². El la areo 427,01 km² (10,9 %) estas akvo. Kampara komunumo de Kemijärvi estis ligita al Kemijärvi en 1973. Samtempe Kemijärvi, kiu antaŭe estis kampurbo, fariĝis urbo. Ekde tio ĝi estis la plej vasta komunumo de Finnlando, ĝis en 1986 pli vasta Kuhmo farigxis urbo kaj la plej norda urbo de Finnlando, ĝis pli nordan Kamparan komunumon de Rovaniemi al la urbo Rovaniemi oni ligis.
Kemijärvi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbeto • komunumo • urbo • dua-nivela administra teritoria unuo | |||||
| |||||
www.kemijarvi.fi | |||||
Provinco | Finna Laponio | ||||
Fondita | 1973 | ||||
Areo | 3 931,34 km² | ||||
Loĝantaro | 9 297 | ||||
Finnlingvaj | 99,4% | ||||
Svedlingvaj | 0,1% | ||||
Administrado | |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 534 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 66° 43′ N, 27° 26′ O (mapo)66.715018527.4305775Koordinatoj: 66° 43′ N, 27° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 3931,16 km² ( 393 116 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kemijärvi [+] | |||||
Eksteraj ligiloj redakti
- Hejmpaĝo de urbo Kemijärvi (en la finna, turismaj informoj ankaŭ en la angla, germana, franca kaj rusa lingvoj)