Kenwood House (konata ankaŭ kiel Iveagh Bequest) estas iama kampardomego (kamparpalaco) en Hampstead, Londono, ĉe la norda limo de Hampstead Heath. La domo estis origine konstruita en la 17-a jarcento kaj utilis kiel rezidejo de la Grafoj de Mansfield dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Kenwood House
dommuzeo • muzeo • historia domo • arta muzeo • muzeo de historio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo London Borough of Camden
Adreso Hampstead Lane, London NW3 7JR
Poŝtkodo NW3 7JR
Posedanto English Heritage vd
Konstrustilo(j) georga arkitekturo vd
Arkitekto(j) Robert Adam • William Atkinson vd
Estiĝo 1929
Koordinatoj 51° 34′ 17″ N, 0° 10′ 4″ U (mapo)51.5713-0.167654Koordinatoj: 51° 34′ 17″ N, 0° 10′ 4″ U (mapo)
Kenwood House (Granda Londono)
Kenwood House (Granda Londono)
DEC
Kenwood House
Kenwood House
Situo de Kenwood House
Map
Kenwood House
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.english-heritage.org.uk/visit/places/kenwood/
vdr
Kenwood House.

La domo kaj parto de la bieno estis aĉetita el la 6a Grafo de Mansfield en 1925 fare de Edward Guinness, 1a Grafo de Iveagh, kaj donacis ĝin al la ŝtato en 1927. La tuta bieno venis en posedo de la London County Council (Londona Graflanda Konsilio) kaj malfermiĝis al la publiko fine de la 1920-aj jaroj. Ĝi restis populara loka turisma altiraĵo.

Unu triono de la bieno estas Loko de Speciala Scienca Intereso, partikulare pro antikvaj arbaroj. Tiuj estas hejmo de multaj birdoj kaj insektoj kaj ankaŭ la plej granda Pipistrela vesperto loĝas tie. Estas en la ĝardeno skulptaĵoj de Barbara Hepworth, Henry Moore kaj Eugène Dodeigne proksime al la domo.

Arto redakti

 
Memportreto kun du cirkloj de Rembrandt (ĉirkaŭ 1665).[1]
 
La gitaristino de Vermeer.
 
Pieter van den Broecke, de Frans Hals.

Kenwood House enhavas gravan nombron de historiaj pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj, kiel 63 pentraĵoj de Malnovaj majstroj.[2] Famaj pentraĵoj estas jenaj:

Aliaj pentistoj estas jenaj:

Plej granda parto de la verkoj estis akiritaj de Iveagh en la 1880aj–1890aj jaroj kaj estas ĉefe portretoj kaj pejzaĝoj de Malnovaj majstroj kaj verkoj de la 17-a jarcento de nederlandaj, flandraj kaj britaj artistoj. Aliaj artaĵoj ne estis parto de la kolekto Iveagh Bequest, sed estis aldonitaj al la kolekto post lia morto pro konekto kun Kenwood House.

Estas ankaŭ kolekto de ŝu-bukoj, juveloj kaj portretaj miniaturoj.

En 2002, elekto de la Kolekto Suffolk de Stuart portretoj moviĝis al Kenwood el Ranger's House, Greenwich.[3]

Notoj redakti

  1. Bryant, Julius. (2003) Kenwood, Paintings in the Iveagh Bequest. Yale University Press, p. 70–77. ISBN 978-0-300-10206-2.
  2. The 100 best paintings in London - Kenwood House. Time Out. Alirita 1a de Majo 2019.
  3. Weinreb et al. 2008, p. 256.

Bibliografio redakti

  • Bryant, Julius. (1990) The Iveagh Bequest: Kenwood. Oxford, UK: London Historic House Museums Trust. ISBN 9781850742784.
  • The Buildings of England, London 4: North. Bridget Cherry kaj Nikolaus Pevsner. (ISBN 0-300-09653-4).
  • Kenwood: The Iveagh Bequest. Julius Bryant. (English Heritage publication).
  • George III. Andrew Roberts. (2021) Allen Lane. (ISBN 9780241413340).
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kenwood House en la angla Vikipedio.