Kerhartice (Česká Kamenice)
Kerhartice (devena nomo Gersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Česká Kamenice. Ĝi troviĝas rande en Bohemia mezmontaro proksimume 6 km okcidente de Česká Kamenice. Estas ĉi tie registritaj 59 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 164 loĝantoj.
Kerhartice (Gersdorf) | |
vilaĝo | |
Kerhartice ĉe Česká Kamenice
| |
Oficiala nomo: Kerhartice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Česká Kamenice |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Bohemia mezmontaro |
Domoj | 59 2009 |
Situo | Kerhartice |
- koordinatoj | 50° 46′ 23″ N 14° 23′ 40″ O / 50.77306 °N, 14.39444 °O (mapo) |
Katastro | 7,62 km² (762 ha) Kerhartice |
Loĝantaro | 164 (2021) |
Denseco | 21,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1382 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 407 21 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Kerhartice (Česká Kamenice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Kerhartice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,62 km².
Geografio redakti
La vilaĝo estas proksimume 3 kilometroj longa, ĝi estas dismetita laŭlonge laŭ akva fluanto Bystrá kaj loka komunikilo. Tra la tuta vilaĝo trafluas direkte de Nový Oldřichov al Veselé kaj Markvartice rivereto Bystrá, kiu sur teritorio de Markvartice deflankiĝas al sudokcidento kaj en Benešov nad Ploučnicí ĝi enluas el la dekstra flanko ĝis Ploučnice.
Historio redakti
La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1382.
La municipo estis grave trafita pro postmilita ellandigo de germanaj loĝantoj, kiuj en la vilaĝo tradicie kreis plimulton de la loĝantoj. Oni neniam sukcesis plene ĝisloĝigi la vilaĝon kaj tiu el granda parto senhomiĝis kaj dezertiĝis.
En la vilaĝo situadis domo, kie en marto de 1981 sekrete koncertis muzika grupo The Plastic People of the Universe. Tri semajnoj post la koncerto la domo estis forbruligita, verŝajne laŭ ordono de Státní bezpečnost. Fakte tiel temis pri lasta koncerto de la grupo.[1][2]
Loĝantaro redakti
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 1 060 | 1 025 | 898 | 780 | 650 | 578 | 698 | 230 | 176 | 145 | 174 | 120 | 151 | 118 |
Domoj | 156 | 162 | 152 | 152 | 148 | 147 | 151 | 128 | 40 | 38 | 30 | 42 | 44 | 49 |
Civitana ekipaĵaro redakti
En la vilaĝo estas registrita neniu strato, restoracio, vendejo, poŝto, lernejo eĉ ne sanekipaĵo. Krom restoracio, kiu estas plej proksime en Veselé (proksimume 4 km), ĉio estas plej proksime en Česká Kamenice.
Memorindaĵoj redakti
- Kamparana domo n-ro 20
- Kamparana domo n-ro 32
- Kamparana domo n-ro 44
Referencoj redakti
- ↑ Šťastný, Jiří. Vzniká průvodce po českých ostrovech svobody, undergroundových barácích. Alirita 2017-06-08.
- ↑ Arkivigita kopiaĵo. Arkivita el la originalo je 2017-06-21. Alirita 2017-06-08.