La rivereto Kesselinger Bach estas 14 km longa orografie dekstra, orienta flankrivero de la rivero Ahr en Rejnlando-Palatinato (Germanio).

Kesselinger Bach
rivero
Bazaj informoj
Situo Ejfelo, distrikto Ahrweiler, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 14,142 km
Fluo
Fonto okcidente de Schelborn
- Alteco super marnivelo 509 m
Enfluejo en Ahrbrück en la riveron Ahr
- Alteco 184 m
Geografio
Trairataj komunumoj komunumaro Altenahr kun la komunumoj Ahrbrück, Kesseling kaj Heckenbach
vdr

La rivereto nomiĝas en sia supra parto la nomojn Densbach, Auelbach, Blasweiler Bach kaj Staffeler Bach. En aiaj fontoj ĝi ekestas per la kunfluado de la riveretoj Staffeler Bach kaj Heckenbach.

Geografio redakti

Rivervojo redakti

La Kesselinger Bach fontas kiel Densbach ĉirkaŭ unu km okcidente de Schelborn. La fonto situas ĉe la okcidenta deklivo de Schneppsheid (595.7 m. s. m.) sur alteco de 509 m super marnivelo. De tie la rojo fluas norden. Post ĉ. unu km ĝi ŝanĝas sian nomon al Auelbach. Ĝi pasas Blasweiler kaj denove ricevas novan nomon: Blasweiler Bach. Ĝi turnas sin okcidenten kaj pasas je la piedo de la monto „Auf der Nür“ (470m s. m.) la urboparto Ramersbach de Bad Neuenahr-Ahrweiler Sen la sudo. Ĝi daŭrigas sian vojon okcidenten kiel Staffeler Bach de Staffel ĝis Kesseling. Tie alfluas la la rivereto Herschbach kaj ĝi daŭrigas sian vojon kiel Kesselinger Bach ĝis Ahrbrück, kie ĝi enfluas de sudo al Ahr.

Akvokolekta areo kaj alfluantoj redakti

La akvokolekto areo havas grandecon de 95 km² .

Alfluantoj de la Kesselinger Bach ( rivermalsupren)
nomo akveja kodo longeco
(km)
direkto akvokolekta areo
km²
enfluejo
apud (loko)
Erschbach 2718412 1,2 maldekstre 1,346
Bärzefeldbach dekstre
Wollseifen 1,0 maldekstre
Heckenbach 2718742 5,3 maldekstre 15,375 Staffel
Ahlbach (Bach vom Eltzerhardt) 2718744 2,1 dekstre 4,021 Staffel
Damchelhardtbach maldekstre
Wollenstockgraben dekstre Kesseling
Herschbach (Weidenbach) 2718746 12,7 maldekstre 36,682 Kesseling
Euzemich dekstre Kesseling
Auschsbach 27187472 2,6 dekstre 2,224 Ahrbrück
Dennbach 2718748 7,8 maldekstre 15,135 Ahrbrück

Referencoj redakti