Kfar Saba, hebree כפר סבא, arabe كفار سافا, estas urbo en Israelo. Ĝi situas en la centra distrikto de Israelo kaj en la metropola areo de Tel-Avivo, nomata Guŝ Dan (גוש דן), lime al Cisjordanio.

Kfar Saba · כפר סבא
la urbocentra Jerusalema strato
la urbocentra Jerusalema strato
la urbocentra Jerusalema strato
urbo • city council

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Distrikto Centra distrikto de Israelo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 800  (2018) [+]
Loĝdenso 6 720 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 11′ N, 34° 54′ O (mapo)32.18578333333334.907683333333Koordinatoj: 32° 11′ N, 34° 54′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Kfar Saba · כפר סבא (Centra distrikto de Israelo)
Kfar Saba · כפר סבא (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Kfar Saba · כפר סבא
Kfar Saba · כפר סבא
Situo de Kfar Saba · כפר סבא
Kfar Saba · כפר סבא (Israelo)
Kfar Saba · כפר סבא (Israelo)
DEC
Kfar Saba · כפר סבא
Kfar Saba · כפר סבא
Situo de Kfar Saba · כפר סבא

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kfar Saba [+]
vdr

Historio redakti

La originoj de la setlejo komenciĝis dum la epoko de la Dua Templo. Tion pruvas pluraj mencioj de la urbo je la nomo Ĥabarzaba en la Talmudo.

La hodiaŭa urbo Kfar Saba ekestis el malgranda agrikultura setlejo (moŝavao), kiu estis fondita en 1892.

La 6-a de aŭgusto 1910, araboj el la palestina setlejo Kalqilija (‏قلقيلية‎) atakis la tiam malgranda vilaĝom kaj detruis ĝin.

Dum la Unua Mondmilito Kfar Saba servis kiel kolekteja urbo por multaj rifuĝintoj el Jafo kaj Tel-Avivo. Fino de la milito la urbo situis inter la anglaj kaj turkaj armeaj linioj kaj estis denove detruita. La rekonstruo estis malvigla ĉar la araboj jam en 1921 denove detruis la setlejon. Ekde 1922 la plantado de citrusoj estis kuraĝigita ankaŭ danke al novaj loĝantoj.

Nuntempe Kfar Saba estas signifa, precipe industria urbo kun pli ol 80 000 loĝantoj. La kibuco Nir Elijahu kaj la universitata kampuso Beit Berl situas tutproksime, sed jam ne estas urba teritorio.

Ekde 1981, Kfar Saba estas la ĝemelurbo de la germana banurbo Wiesbaden.