Kiel-Windeweer (53° 07' N 06° 46' E Mapo) estas vilaĝo en la komunumo Midden-Groningen Nederlando. Ĝi estas ĉ. 100 m larĝa kaj ses km longa kaj bela ekzemplo de karakteriza rubandoformo de malnova torfeja kolonio. La loko ekestis pro la domkonstruado laŭlonge la kanalo Kieldiep. Tiu akvovojo estas branĉkanalo de la Winschoterdiep kaj de origine la plej grava transportitinero de kaj al la vilaĝo. Nur tie kie la Zuidlaarderweg (vojo al Zuidlaren) kruciĝas kun la kanalo la vilaĝo estas iom pli larĝa.

Kiel-Windeweer
vilaĝo
Kluzo en Kiel Windeweer
Flago
Ŝtato Nederlando Nederlando
Municipo Hoogezand-Sappemeer
Situo Kiel-Windeweer
 - koordinatoj 53° 07′ 00″ N 06° 46′ 00″ O / 53.11667 °N, 6.76667 °O / 53.11667; 6.76667 (mapo)
Loĝantaro 915 (2007)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Kiel-Windeweer
Retpaĝo: www.kiel-windeweer.nl

Loĝantoj: 915 je la 1-a de januaro 2007.

La nomo Kiel-Windeweer estas formita per la kunigo de la nomoj De Kiel kaj Windeweer, kiuj estas kunkreskintaj.

Kiel-Windeweer estas protektita vilaĝvidaĵo.

De 1812 ĝis 1821 ĝi estis memstara komunumo kun la nomo Windeweer.

Kirko de Kiel-Windeweer