La Kimberleja pipio, Anthus pseudosimilis, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en savanaj herbejoj de Sudafriko kaj Namibio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kimberleja pipio
A. c. rufuloides
A. c. rufuloides
A. c. bocagii
A. c. bocagii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. pseudosimilis'
Anthus pseudosimilis
(Liversidge kaj Voelker, 2002)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĵus priskribita [1] pipio estas 18 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 32 g. Ties plumaro estas ĉefe bruna.

La Kimberleja pipio manĝas insektojn surgrunde. Ĝi estas monogama. La ino demetas 2 al 3 bluajn ovojn.

Foje konsiderata kiel A. difficilis. Ĵus malkovrita specio, separata el la simila Longbeka pipio, A. similis, pro pruvoj de DNA. Analizoj de molekula genetiko sugestas pli proksimajn rilatojn kun la Melinda pipio, A. melindae; eble proksima ankaŭ de la Senmarka pipio, A. leucophrys, aŭ de la Cinamopipio, A. cinnamomeus. Ĝi estas monotipa.

Distribuado de tiu specio estas tre malbone konata. Plej parto de vidaĵoj okazis an la Kimberleja areo de centra Sudafriko (orienta Norda Kabprovinco- Okcidenta Libera Ŝtato); ankaŭ en nordokcidenta Kablando kaj oriento de la Norda Provinco, kaj en suda Namibio kaj en la limo Bocvano-Sudafriko (Translima Parko Kalagkadi).

Referencoj redakti

  1. Liversidge & Voelker, Bull. B.O.C. 122(2): 93-109