La Cinamopipio (Anthus cinnamomeus) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Afriko. Ĝi estis iam kunigita kun la Granda, Novzelanda, Monto- kaj la Rufa pipioj en ununura specio, nome Pipio de Richard (Anthus novaeseelandiae), sed ili estas nuntempe plej ofte traktataj kiel separataj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamopipio
A. c. rufuloides
A. c. rufuloides
A. c. bocagii, ambaŭ en Sud-Afriko
A. c. bocagii, ambaŭ en Sud-Afriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. cinnamomeus'
Anthus cinnamomeus
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
LC (?)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado kaj habitato redakti

Ili loĝas en herbejoj kaj kamparoj en Suda, Centra kaj Orienta Afriko, sudoriente de linio el Angolo tra la Demokratia Respubliko Kongo al Sudano. Ĝi troviĝas ankaŭ en sudokcidenta Arabio. Estas izolata populacio en la altaj teroj de Kameruno kiu foje estas konsiderata separata specio: Kameruna pipio (Anthus camaroonensis).

Aspekto redakti

 
Cinamopipio ĉe Bŭindi, sudokcidenta Ugando

La Cinamopipio estas 15 al 17 cm longa kaj estas svelta birdo kun rekta sinteno. Ĝi estas sablokolora al bruna supre kun pli malhela strieco. La subaj partoj estas blankecaj aŭ palsablokoloraj kun strieca helbruneca brusto kaj senmarkaj ventro kaj iom brunecnuancaj flankoj; el tiuj helbrunecaj nuancoj devenas la komuna nomo de Cinamopipio kaj la latina scienca nomo kie cinnamomeus aludas al la sama ideo. La vizaĝo montras bildon de pala strio super la okulo kaj malhela subvizaĝa strio. La eksteraj vostoplumoj estas blankaj. La kruroj estas longaj kaj rozkolorecaj kaj la svelta beko estas malhela kun flaveca bazo ĉe la suba makzelo. Junuloj havas punktecan bruston, strietecon ĉe supraj partoj kaj iom da strieco en flankoj.

La birdokanto estas ripetata serio de babilecaj notoj, elsendataj dum ondeca flugokanto aŭ el malalta ripozejo.

La Kameruna pipio estas iom pli granda kaj malhela kun sablokoloraj subaj partoj.

Konservostatuso redakti

BirdLife International disigis kaj unuigis la Cinamopipion kun la Granda pipio, kaj pro tio ne indikis separatan konservostatuson. Tamen Zimmerman, Turner, kaj Pearson (1999) konsideras ĝin kiel "la komuna orientafrika pipio."

Referencoj redakti

  • Peacock, Faansie (2006) Pipits of Southern Africa Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 25/06/07.
  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A. & Pearson, David J. (1999) Birds of Kenya & Northern Tanzania, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj redakti