Kipra Ortodoksa Eklezio
La Kipra Ortodoksa Eklezio estas unu el la 14 (aŭ 15) aŭtokefalaj orientaj ortodoksaj eklezioj kiuj kundividas saman doktrinaron inter si sed estas regataj de diversaj patriarkoj, ĉiuj agnoskante la simbolan aŭtoritatecon de la patriarko de Konstantinopolo. La kipra eklezio estas unu el la plej antikvaj aŭtokefalaj eklezioj kaj nuntempe ĝi havas ĉ. 525.000 kredantojn en Kipro kaj en la diasporo. La ekleziestro portas la titolon "Ĉefepiskopo de Nea Justinianea kaj tuta Kipro" La Kipra Eklezio havas siajn originojn en la apostolaj tempoj. Laŭ la biblia libro Agoj de la Apostoloj (13:4-13), la insulo estis evangelizita de Paŭlo kaj Barnabaso.
Kipra Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
ŝtata eklezio sendependa ortodoksa eklezio | ||
Komenco | 431 vd | |
Geografia situo | 35° 10′ 6″ N, 33° 20′ 10″ O (mapo)35.168333.3362Koordinatoj: 35° 10′ 6″ N, 33° 20′ 10″ O (mapo) | |
Lando(j) | Kipro vd | |
Sidejo | Nikozio | |
| ||
Fondinto(j) | Barnabaso vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Kipra Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
Kipra Ortodoksa Preĝejo "Aios Lazaros" en Larnaka, Kipro | ||
Geografiaj lokoj | Kipro | |
Fondinto | Sankta Paŭlo kaj Barnabaso | |
Fine de 1997, la Kipra Ortodoksa Eklezio havis naŭ monaĥejojn kun entute 84 monaĥoj, kaj 14 monaĥinejoj kun entute 142 monaĥinoj. La plej grava monaĥa komunumo troviĝas en la monaĥejo de Kikkos, en la montaro Troodos. Ĝiaj monaĥoj estas la grupo kiu okupiĝas pri edukado en la seminario de la kipra eklezio en Nikozio.