Kleinemeer (groninge: Klainmeer) estas kvartalo kaj antaŭa vilaĝeto, krome antaŭa torfmarĉa lageto en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. Ĝi situas sude de Sappemeer, same kiel la vilaĝeto la nomo venas de la lageto kiu antaŭe situis tie, sed kiu dum la tempo de la torfelfosado malaperis.

Kleinemeer
buurtschap
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 9′ N, 6° 47′ O (mapo)53.15616.7867Koordinatoj: 53° 9′ N, 6° 47′ O (mapo) [+]
Kleinemeer (Nederlando)
Kleinemeer (Nederlando)
DEC
Kleinemeer
Kleinemeer
Situo de Kleinemeer

Map

vdr

La Kleinemeer aŭ Kleine Sapmeer situis sude de la Sappemeer, de tiu separita per la de Middenweg (antaŭe nomata Zwarteweg). Ĝi estis tratranĉita per la kanaloj Kleinemeersterdiep (nun: Vosholen) kaj la Borgercompagniesterdiep.

La vilaĝeto ŝuldas sian ekeston al la Borgercompagnie, kiu ekde Sappemeer sudorienten komencis per la forfosado de la torfo. La riĉeco alportita de tiu torffosado oni montris en Kleinemeer. La loĝloko havis tri torfoburgojn: Woelwijk kaj Vosholen kiuj intertempe malaperis kaj la ankoraŭ ekzistanta burgo Welgelegen.

Ekde 1710 ĝis ĉ. 1870 en Kleinemeer situis romkatolika kaŝita kirko, dediĉita la Sankta Vilibrordo. La baptopelvo de tiu kirko nun troviĝas en la Sankta Vilibrordokirko en Sappemeer.

Stratvido