Kleist-turo (pole: Wieża Kleista, germane: Frankfurter Kleistturm) estis nun nur ruinfundamente ankoraŭ videbla turero en Słubice, Pollando, kiu starigitis financite per sociaj rimedoj kaj voluntulaj donacoj inter 1891 kaj 1892 sur la 60 metrojn alta Judenberg-monto en la frankfurta kvartalo Dammvorstadt, kie troviĝas hodiaŭ ripozumparko. Proksimas ankaŭ la historie gravega Juda tombejo de Słubice.

Kleist-turo, restoj

Historio redakti

Estis la ideo konstrui ĝin je honoro de la grava prusa armeano kaj poeto Ewald Christian von Kleist kiu mortvunditis dum batalo en proksima Kunowice en 1759. Ĉe la piedo de la turo troviĝis restoracio "Kleisthöhe" kun apudaj kafoklaĉtabloj kaj ligna pendolilo. Supre flago nacia flirtadis plejtempe. Post 1927, post malfermo de la tramlinio 2 atinganta la stadionon kaj la Kleist-turon, la nombro de la vizitantaj senteble kreskis. Disde la turopinto estis belvedero impona i.a. je la Ostmark-stadiono (hodiaŭ ĝi nomiĝas SOSiR-stadiono). La turon eksplodigis retiriĝantaj soldatoj de Wehrmacht uestenmarŝonte.

Hodiaŭ la turo estas apenaŭ rekoneblas. Kelkaj aktivuloj ŝatus ties rekonstruon kaj tio eĉ en strategiplano por la periodo de inter 2007 kaj 2013 jam aperis. La urba konsilantaro oficiale jesis tion en la jaro 2008-a. Sed post protestoj de kelkaj urbanoj unu konsiliano deklaris ke la tuto restu prefere nura simbola memorigloko. En junio 2012 alvenis en kadro de projekto Pado al historiaj lokoj de Słubice almenaŭ informtabulo proksime de la stationo. En 2014 tamen anoncitis la investon de 6 milionoj da zlotoj por la turkonstruo kaj en 2017 prezentitis bildigoj prie klarigantaj ke nova turo arkitekture malsimilus de la originalo (altece, loke). Sekve temus pri afero tute nova, ne pri restraŭrotaĵo. En marto 2018 subsignitis kontrakto pri financadpartopreno.

Malkonsento pri tura rekonstruo estis kaj ĉe kelkaj civitanoj kaj ĉe kelkaj politikistoj pro nekompreno de tioma elspezo. Gravis endebate ankaŭ ke Kleist estis ne nur poeto sed ankaŭ prusa oficiro.

Eksteraj ligiloj redakti