Malfermi la ĉefan menuon

Ewald Christian von Kleist

Ewald Christian von KLEIST (naskiĝinta la 7-an de marto 1715 sur bieno en Cybulino (Bobolice)/Distrikto Koszalin, mortinte la en Frankfurto ĉe Odro) estis germana verkisto kaj oficiro. En la urbo starigitis ankaŭ Kleist-turo. Lerni aferojn el la vivo de tiu ĉi poeto oni povas ankaŭ en la frankfurta Kleist-muzeo.

Ewald Christian von Kleist
Ewald Christian von Kleist (Hempel).jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1715 (1715-03-07)
en Cybulino, Koszalin County
Morto 24-an de aŭgusto 1759 (1759-08-24) (44-jara)
en Frankfurto ĉe Odro
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Königsberg
Profesio
Profesio poeto • verkisto • poeto-juristo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Frekventinte gimnazion en Gdansko kaj la Universitaton kenigsbergan li iĝis en 1736 dana oficiro. Sed en 1740 venigis lin Frederiko la 2-a kaj faris lin leŭtenanto ĉe la taĉmento de la prusa princo Henriko. Gleim, vivante tiutempe en Potsdam, unue vekis la poetan talenton kaj Karl Wilhelm Ramler, kun kiu Kleist konatiĝis en 1749, lernigis al li fajli la skribitaĵojn. Malfeliĉa amo tre frue plimalheligis la naturan gajecon de Kleist. Post partopreno en 1744/45 ĉe la Dua Silezia Milito, li plialtrangiĝis je staba kapitano kaj du jarojn poste li estrigis al kompanio. Dum vojaĝo al Svislando, kie li troviĝis inter junio 1752 kaj 1753, li amike vivis kun Johann Jakob Bodmer kaj Salomon Gessner. Post postvivo de grava malsano li komencis kuracon en majo en Freienwalde, kiam tuj revokitis armeen kaj kampanjen. En 1757 li iĝis majoro kaj baldaŭ poste estro de militmalsanulejo en Lepsiko. Tie li komencis la etan epopeon »Cissides und Paches« kaj fariĝis amiko de Gotthold Ephraim Lessing kiu persvadis lin verki tragedion. Rezulto estis la unua skizo de »Seneca«, fiskaĵo kiel Kleist mem sentis. En majo 1758 li sekvis la taĉmenton de Princo Henriko, kiu pelis la imperiestran armeon ĝis malantaŭ Hof. Malgraŭ malkariero li ne povis decidi forlasi la armeon. En la Batalo de Kunowice (kvartalo de Słubice) en la 12.8.1759 lia maldekstra mano vunditis kaj ankaŭ la gambo dekstra. Sveninte li pasigis la nokton batalkampe; priŝtelis lin kosakoj kaj nur en la 13a de aŭgusto li venis al Frankfurto. Tie li mortis pro la vundoj kaj honore entombitigits fare de la rusa garnizono.

GravegoRedakti

La gajanima aŭtentikeco de Kleist bone senteblas en liaj poemoj kaj ĉefe en la rakontoj »Die Freundschaft« kaj »Arist« kiel ankaŭ en la idiliaĵo »Irin«. Korekteco esprima, feliĉe elektitaj bildoj (kun naturo freŝe priskribita), pleno kaj belsono karaterizas la poeziaĵojn, el kiuj la rakonta poemo »Der Frühling« tre bonvenis. Ĝi iam estis parto de pli granda poemo, nome de »Die Landluft«, eldonite unuafoje en 1749 nur por amikoj. Poste ĝi plurfoje eldonitis. Krom en la maniero de rakonta poemado Kleist ankaŭ provis skribi fablojn, idiliaĵojn kaj himnojn.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 11. Leipzig 1907, p. 125-128, kio relegeblas tie ĉi interrete.

LiteraturoRedakti

  • Theodor van Haag: Ewald Christian von Kleist als Idyllendichter. Rheydt: Leuchtenrath 1889. (Digitalisat)
  • Paul Schreckenbach: "Der getreue Kleist. Ein Roman aus der Zeit des großen Königs." Leipzig: Staackmann 1909.
  • Hans Guggenbühl: Ewald von Kleist. Weltschmerz als Schicksal. Brugg 1948 (disertacio, Zürich 1947)
  • Ingrid Patitz: Ewald von Kleists letzte Tage und sein Grabdenkmal in Frankfurt an der Oder. Frankfurt (Oder): Kleist-Gedenk- und Forschungsstätte 1994. (= Frankfurter Buntbücher; 11)
  • Hans Christoph Buch: Episode aus dem Siebenjährigen Krieg, Erzählung in Traum am frühen Morgen. Berlin, Verlag Volk und Welt, 1996
  • Ewald von Kleist. Zum 250. Todestag. Hrsg. von Lothar Jordan. Würzburg: Königshausen & Neumann, 2010. (Beiträge einer Tagung zum 250. Todestag des Dichters Ewald von Kleist. Melancholie und Innovation – Freundschaft und Krieg, 22.–24. August 2009, veranstaltet vom Kleist-Museum Frankfurt (Oder).)
  • Christian Begemann: Ewald Christian von Kleist. In: Heinz Ludwig Arnold (Hrsg.): Kindlers Literatur Lexikon. 3., völlig neu bearbeitete Auflage. Metzler, Stuttgart/Weimar 2009, ISBN 978-3-476-04000-8, Band 12, p. 135–137.

Eksteraj ligilojRedakti