Kleopatra la 6-a
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kleopatra (regantoj). |
Kleopatra la 6-a Tryphaena (aŭ 5-a)[1]) aŭ Trifena (La Belega) estis reĝino de Egiptio. Ŝi naskiĝis inter -100 kaj -95. Laŭ fontoj, ŝi estus la filino aŭ de Ptolemeo la 9-a Soter la 2-a kaj de la reĝino Kleopatra la 4-a, aŭ de Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a kaj de la reĝino Berenica la 3-a Kleopatra Filopator. Tiu lasta hipotezo estas nun akceptita de plej multaj fakuloj.
Kleopatra la 6-a | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Κλεοπάτρα Τρύφαινα | ||
Morto | ||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | ptolemea dinastio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | reĝino [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia naskiĝdato estas necerta, ĝi baziĝas sur la konvinko, ke ŝi estis la patrino de ĉiuj infanoj de Ptolemeo la 12-a. La plej aĝa, Berenica la 4-a, estis naskita inter -79 kaj -75 (ofte troveblas -76), fakto kio malmulte verŝajnigas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe post la duono de la jardeko de -90. La plej juna infano, Ptolemeo la 14-a, estas naskiĝinta en -60/-59, do malmulte verŝajnas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe antaŭ -100. La intervalo -100/-95 ŝajnas la plej verŝajna.
Ŝi edziniĝis la 17-an de januaro -79, al Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo (-80/-58 kaj -55/-51). Ŝi estis kunreganto kun li ĝis kiam ŝi estis eksigita de sia edzo, kiu forprenis de ŝi la kunregecon inter la 8-a de aŭgusto kaj la 1-a de novembro -69.
Komence de-58, la romianoj konkeris Kipron, kie reĝis Ptolemeo Eŭpator de Kipro, la frato de Ptolemeo la 12-a. La manko de reago de Ptolemeo la 12-a estigis nekontentecon de la loĝantaro de Aleksandrio, kiu ribelis. Ĝi surtronigis, en junio -58, lian filinon Berenica la 4-a Kleopatra Epifana kun ties edzo Arkelaŭso kaj Kleopatra la 5-a. Kleopatra la 5-a kunregis kun Berenica la 4-a nur dum unu jaro de junio -58 ĝis sia morto en la 1-a de septembro -57.
GenealogioRedakti
Kleopatra la 6-a Triphaena (aŭ la 5-a) | |||
---|---|---|---|
Naskiĝo | Dato nekonata | Morto | 1-a de septembro -57 |
Patro | Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a | Patraj geavoj | |
Patra avo nekonata | |||
Patra avino nekonata | |||
Patrino | Berenica la 3-a Kleopatra Filopator | Patrinaj geavoj | |
Patrina avo nekonata | |||
Patrina avino nekonata | |||
Gefratoj | Nekonata(j) | ||
Edzo | Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo | Infano(j) | Berenica la 4-a Kleopatra Epifana[2] Kleopatra la 7-a Tea Filopator[3] Arsinoa la 4-a[4] Ptolemeo la 13-a Filopator[5] Ptolemeo la 14-a Filopator la 2-a Filadelfo[6] |
Iuj fakuloj alligas Berenica la 4-a, Arsinoa la 4-a, Ptolemeo la 13-a kaj Ptolemeo la 14-a al alia edzino de Ptolemeo la 12-a (nekonata alimaniere).
NotojRedakti
- ↑ Ĝia rango estas kontestita, pro konsidero aŭ ne de Kleopatra Selene kiel la 5-a Kleopatra
- ↑ naskiĝinta en -79 (aŭ -75) kiu edziniĝis al Arkelaŭso
- ↑ naskiĝinta verŝajne en decembro -70 aŭ januaro -69, reĝino de -51 ĝis -30.
- ↑ naskiĝinta verŝajne en -68
- ↑ naskiĝinta en -62/-61, reĝo de -51 ĝis -47
- ↑ naskiĝinta en -60/-59, reĝo de -47 ĝis -44
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- france Artikoloj pri kelkaj grandaj reĝinoj kaj princinoj de Egiptio Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine