Klingbach
La rojo Klingbach estas apenaŭ 38 km longa maldekstra flankrivero de la rivereto Michelsbach en la suda parto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Klingbach | |
---|---|
Klingbach kunla muelejo „Altmühle“ apud Herxheim
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 37,84 km |
Fluo | |
Fonto | apud burgo Lindelbrunn |
- Alteco super marnivelo | 350 m |
Enfluejo | apud Hördt en la rivereton Michelsbach |
- Alteco | 99 m |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Kaiserbach, Quodbach |
Geografio
redaktirivervojo
redaktiLa ĉefa fonto situas en la suda parto de la Palatinata Arbaro, la germana parto de Vasgovio, en alteco de 350 m super marnivelo ĉe la norda deklivo de la burgmonto de la ruino Lindelbrunn. Dua, preskaŭ samforta dua fonto situas 2 km pli sude. Ambau fonrojoj kunfluas post ĉ. 3 km en Silz. Ĉe Klingenmünster la rojo forlasas la mezmontaron kaj daŭrigas flui orienten al la Malaltebenaĵo de la Supra Rejno. Sude de Rohrbach alfluas de maldekstre la apenaŭ 20 km longa Kaiserbach. Proksime de Herxheim lafluas ankaŭ de maldekstre la 8 km longa rojo Quodbach.
Ĝi la unua duono de la 19a jarcento la Klingbach fluis oriente de Hördt en unu el la Rejna meandroj. Per la rektigado de la Rejno la enfluejo sur alteco de 99 m super marnivelo fariĝis flankbrako de la Rejno (tiel nomata Malnovrejno.