Kaiserbach (Klingbach)

Kaiserbach, antaŭe ankaŭ Kappelbach, je la malsupra parto ankaŭ Elsenbach, estas preskaŭ 20 km longa rojo en Südpfalz (Rejnlando-Palatinato) kaj maldekstra flankrivero de la Klingbach.

Kaiserbach, Kappel-Elsenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanujo, Rejnlando-Palatinato, distrikto Südliche Weinstraße, Südpfalz
Rivera reto Rejno
Longeco 20,9 km
Fluo
Fonto en Gossersweiler
- Alteco super marnivelo ĉ. 280 m
- Koordinatoj 49° 9′ 47″ N, 7° 55′ 45″ O (mapo)49.1630555555567.9291666666667
Enfluejo norde de Steinweiler de maldekstre en la rojon Klingbach
- Alteco ĉ. 129 m
- Koordinatoj 49° 7′ 43″ N, 8° 7′ 48″ O (mapo)49.1286111111118.13
Altecodiferenco ĉ. 151 m
Geografio
Map
Kaiserbach, Kappel-Elsenbach
vdr

Rivervojo redakti

La Kaiserbach fontas en la sudo de la Palatinata Arbaro, la germana parto de Vasgovio. La fonto situas sur alteco de 280 m super marnivelo en komunumparto Gossersweiler de la komunumo Gossersweiler-Stein. Ĝi fluas tra la teritorio de Völkersweiler, Waldrohrbach kaj Waldhambach.

Ĝi forlasas la mezmontaron en orienta direkto inter la montoj Treutelsberg (dekstre) kaj Madenburg (maldekstre), subfluas inter Klingenmünster kaj Eschbach la germanan vinstraton kaj atingas la malaltebenaĵon de la supra Rejno. Tie la rivereto trafluas la teritorioj de Göcklingen, Heuchelheim-Klingen, Appenhofen kaj Billigheim-Ingenheim.

Okcidente de Rohrbach la Kaiserbach pli kaj pli alproksimiĝas de maldekstre la Klingbach. En tiu ĝi fine enfluas sur alteco de 129 m apud Steinweiler