Klokočín
Klokočín estas burgodomo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, sude de Maletice ĉe sudbohemia Protivín, en distrikto Písek.
Klokočín | |
burgodomo | |
Fasado kun sgrafiarta ŝtukaĵo
| |
Oficiala nomo: Klokočín | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Písek |
Municipo | Maletice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Protivín |
Situo | Klokočín |
- koordinatoj | 49° 13′ 51″ N 14° 11′ 10″ O / 49.23083 °N, 14.18611 °O (mapo) |
Stilo | renesanca |
Konstruado | 16-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
La origina nobela bieno estas unuafoje skribe menciita en 1401 estis en la 16-a jarcento rekonstruita je fortigita domo en renesanca stilo . Ĝi apartenis al pluraj nobelaj familioj, inter 1711-1918 ĝi estis havaĵo de la familio Schwarzenberg, posedanta plurajn grandajn kastelojn en la regiono (ekz. Hluboká nad Vltavou,Orlík nad Vltavou k.a..).
La pitoreska fortigita domo nuntempe servas kiel privata kameretosa Galerio Radost (Ĝojo) – kun regule ŝanĝiĝanta bunta ekspozicio pri figurartaj verkoj de infanoj el proksimaj urboj Písek, Protivín kaj Vodňany (baz- kaj mezlernejoj, filma lernejo, instituto pri socia priflego ktp) kaj el la ĝemelaj urboj en Veclaro kaj Smiltene.
La galerio estas alirebla ekde majo ĝis oktobro ( ĉiutage krom lundo, 10-12 kaj 14-17), fotado kaj filmado estas permesita senpage.
La fortigita domo estas ĉirkaŭita de originala ĝardeno kaj fiŝlago. La kulturan viziton eblas ligi kun refreŝiga promenado en la naturo sur la signita instrupado (1,5km longa), informanta pri interesaj plantoj kaj arboj.