Orlík nad Vltavou

Orlík nad Vltavou estas municipo kaj konata somerrestadejo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, 15 km okcidente de Milevsko, surborde de la lago Orlík, kiu estiĝis en 1961 pro konstruo de la valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava. Vivas ĉi tie 296 loĝantoj (2023).

Orlík nad Vltavou
germane Altsattel
municipo
Kastelo Orlík
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orlík nad Vltavou
Kromnomo: Orlík
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Mirovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Memorindaĵo Orlík kastelo
Ponto Žďákovský most
Valbaraĵo Valbaraĵo Orlík
Situo Orlík nad Vltavou
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 20″ N 14° 10′ 02″ O / 49.50556 °N, 14.16722 °O / 49.50556; 14.16722 (mapo)
Katastro 9,0397 km² (903,97 ha) Orlík nad Vltavou
Loĝantaro 296 (2023)
Denseco 32,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 07
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549681
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orlík nad Vltavou
Retpaĝo: www.orliknadvltavou.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La municipo konsistas el du partoj - Staré Sedlo, menciata kiel paroĥa vilaĝo jam fine de la 13-a jarcento, kaj pli nova parto, nomata Višňovka.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Probulov, Kožlí, Nevězice, Lety, Kovářov, Králova Lhota kaj Kostelec nad Vltavou.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869860
1880903
1890910
1900851
1910822
1921737
JaroLoĝantoj
1930611
1950501
1961561
1970485
1980369
1991357
JaroLoĝantoj
2001341
2011288
2014307
2016290
2017293
2018287
JaroLoĝantoj
2019280
2020271
2021266
2022274
2023296

Vidindaĵoj redakti

  • kastelo Orlík, romantike rekonstruita burgo kun riĉaj artkolektoj; unu el la plej konataj kaj plej vizitataj kasteloj en tuta Ĉeĥio
  • vasta kastela parko el 1820 kun raraj plantoj
  • Akvario en la kastela arealo - ekspozicio kun kelkdek ujoj por dolĉakvaj fiŝoj, kunigita kun daŭra ekspozicio nomata "Perdita rivero"
  • valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava - ripozloko kun regula ŝiptransporto
  • preĝejo de Sankta Prokop, origine gotika, en 1654 kaj 1753-54 barokigita
  • Žďákovský most (Žďákovský-ponto), kiu portas nomon de la subakvigita vilaĝo; konstruita en 19571965, ŝtalarko havas spanon je 330 m, veturvojo estas 50 m super la surfaco kaj 110 m super la fundo de la subakvigita valo

Pluaj fotoj redakti