Orlík estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en samnoma vilaĝo en la norda parto de Sudbohemia regiono, super la valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava, 16 km nordokcidente de la urbo Milevsko.

Orlík
kastelo
Kastelo Orlík nad Vltavou, elaviadila vido
Oficiala nomo: Orlík
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Municipo Orlík nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Rezervujo Akva rezervujo Orlík
Rivero Vultavo
Situo Orlík
 - koordinatoj 49° 30′ 46″ N 14° 10′ 11″ O / 49.51278 °N, 14.16972 °O / 49.51278; 14.16972 (mapo)
Konstruinto Karolo la 4-a
Stiloj baroko, renesanco
Konstruado 13-a jarcento
Pluaj posedantoj Zmrzlíkové ze Svojšína
Eggenbergidoj
Schwarzenbergidoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orlík Chateau
Retpaĝo: www.volny.cz/zamek_orlik
Portalo pri Ĉeĥio
Noto: publike alirebla (aprilo - oktobro)
kastelo Orlík

Origine gotika mezepoka burgo, novgotike rekonstruita kaj ĉirkaŭita de belega parko, apartenas inter plej konataj kaj plej vizitataj kasteloj de tuta Ĉeĥio. Ĝi estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo.

Historio redakti

 
supozata aspekto de la burgo en la 15-a jarcento

Super travadejo tra rivero Vltava, ĉe kiu oni prenis doganon, estis konstruita burgeto, apogo de reĝa potenco. Fine de la 13-a jarcento ĝi estis alikonstruita kiel burgo, kies gotikan aspekton eblas el konservitaj fragmentoj rekonstrui. Temis pri tiam kutima tipo kun cilindra turo kaj vid-al-vida palaco, reciproke kunigitaj per remparo je defenda tuto. Ankoraŭ en la 14-a jarcento okazis plua interna disvastiĝo de la burgo kaj ankaŭ estis alkonstruita plua loĝkonstruaĵo. En la historion de la sidejo grave enskribiĝis anoj de familio de Zmrzlík-anoj kaj ĉar ili loĝis en la burgo, ili bone zorgis pri ĝi. Sed post incendio okazinta en la jaro 1508 Václav Zmrzlík forlasis la burgon kaj vendis ĝin al sia zvíkova najbaro Kryštof el Švamberk. Dum ilia posedado okazis ampleksaj reguligoj de la burgo per plialtigo de kelkaj objektoj, kaj alkonstruo de novaj konstruaĵoj. Oni konstruis pajlejojn, stalojn kaj aliaĵojn; la burgo akiris pro la rekonstruoj novan aspekton, sed ĝi konservis sian fortikaĵkarakteron.

 
aspekto de la kastelo komence de la 19-a jarcento

Kiam en 1620 la nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj estis malvenkinta, Ferdinando la 2-a konfiskis al tiutempe ne plu vivanta Petr el Švamberk la tutan posedaĵon. Alterno de nobelaj familioj finiĝis, kiam posedanto fariĝis Adam Schwarzenberk. En la jaroj 18491860 estis la burgo komplete regotigita kaj ricevis sian nunan aspekton.

Plua granda ŝanĝo okazis en 1961, kiam, post konstruo de la valbaraĵo Orlík, la kastelo, antaŭe etendiĝanta alte sur la roka deklivo 60 m super la ĉirkaŭaĵo, subite ektroviĝis surborde de la lago.

En 1948 la kastelo estis ŝtatigita, en 1992 kadre de restitucio ĝi estis redonita al la familio Schwarzenberg, kiu prizorgas ĝin kaj ebligas plu ĝian alireblon por la publiko.

Vidindaĵoj redakti

La kastelo estas ekipita plejparte en stiloj de empiro kaj romantismo. Rimarkindas ekz. malgranda kaj granda kavaliraj salonoj, blua salono en stilo de dua rokoko, empira salono, kapelo, libroŝranko kun pli ol 18 000 volumoj, pafilkoridoro kun pli ol 300 ĉasarmiloj, ĉastrofeoj, muzeo de la la nobela familio Schwarzenberg kaj ekspozicio pri militoj de Napoleono.

La kastelon ĉirkaŭas vasta kaj valora angla parko el 1802, kun raraj plantoj, lignaj skulptaĵoj kaj tombejo de Schwarzenberg. En la arealo troviĝas ankaŭ akvario kun kelkdek ujoj por dolĉakvaj fiŝoj kaj ekspozicio "Perdita rivero".

 
kastelo kun la valbaraĵo

Sur la valbaraĵo funkcias regula ŝiptransporto, kiu ebligas konekton kun la burgo Zvíkov kaj plaĝoj de la ĉirkaŭaj kampadejoj.

Praktikaj informoj redakti

  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis fino de oktobro, dum aliaj monatoj nur laŭ la antaŭa interkonsento kun la kastelestro
  • La trarigardoj kun ĉiĉeronoj okazas en lingvoj ĉeĥa, angla, germana, franca, hispana kaj rusa; ili daŭras 60 minutojn, maksimuma nombro de samtempaj vizitantoj estas 50

Literaturo redakti

  • Pavel Břicháček: Záchranný výzkum na hradě Orlíku nad Vltavou (o. Písek). Rettungsforschung auf der Burg Orlík a. d. Moldau. In: Castellologica Bohemica. Archeologický Ústav, Praha 1.1989, S. 331-333.
  • Tomaš Durdík: Kastellburgen des 13. Jahrhunderts in Mitteleuropa. Praha 1994, S.118-120. ISBN 3-205-05203-X.
  • Tomáš Durdík: Ilustrovaná encyklopedie českých hradů. Praha 1999. ISBN 80-7277-003-9.
  • Roman Grabolle, Petr Hrubý: Archäologische Ausgrabung im Schloβhof Worlik. in: Blau-Weiße Blätter, Schwarzenbergische Zeitschrift. Strnk., Murau 2000, 1, S.13f.
  • Roman Grabolle, Petr Hrubý, Jiří Militký: Orlík nad Vltavou ve 13.-14. století ve světle archeologického výzkumu. Orlík nad Vltavou (Worlik) im 13. und 14. Jahrhundert im Licht der archäologischen Forschung. in: Archaeologia historica. Nakl. Blok, Brno 27.2002, 91-118. ISSN 0231-5823.
  • Lubomír Lancinger, Jan Muk: Stavební vývoj hradu Orlíka nad Vltavou. Die Bauentwicklung der Burg Orlík an der Moldau, in: Castellologica Bohemica. Archeologický Ústav, Praha 4.1994, 89-94.
  • Jiří Varhaník: Husitské opevnění hradu Orlíka nad Vltavou. Hussitische Befestigung der Burg Orlík an der Moldau. in: Průzkumy památek. Lepton, Praha 1998, 1, 13-32. ISSN 1212-1487.
  • Pavel Vlček: Ilustrovaná encyklopedie českých zámků. Praha 1999. ISBN 80-7277-028-4.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Orlík (kastelo) en Vikimedia Komunejo