Protivín

urbo en Ĉeĥio

Protivín estas urbo en Ĉeĥio kun 4 801 loĝantoj (2023). Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 12 km sude de la urbo Písek, surborde de la rivero Blanice, apud la ĉefŝoseo inter Prago kaj České Budějovice.

Protivín
germane Protiwin
urbo
Placo de Masaryk en Protivín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Protivín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Rivero Blanice
Situo Protivín
 - alteco 383 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 58″ N 14° 13′ 02″ O / 49.19944 °N, 14.21722 °O / 49.19944; 14.21722 (mapo)
Areo 61,37 km² (6 137 ha)
Loĝantaro 4 801 (2023)
Denseco 78,23 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Unua skribmencio 1282
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 397 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549771
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Protivín
Retpaĝo: www.muprotivin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Skály, Tálín, Heřmaň, Písek, Temelín, Všemyslice, Dříteň, Vodňany, Číčenice kaj Pohorovice.

La urbo konatas precipe pro biero , produktata en la loka bierfarejo PLATAN (fondita en 1598), nomita laŭ la al la bierfarejo kondukanta platanaleo.

Naskiĝurbo de fama verkisto kaj figurartisto Jiří Kolář (1914-2002).

El tradiciaj kulturaj aranĝoj plej konatas historia urba festo, okazanta en septembro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 362
18805 384
18905 135
19005 940
19106 273
19216 058
JaroLoĝantoj
19305 781
19504 850
19615 202
19704 868
19805 248
19914 859
JaroLoĝantoj
20014 952
20114 811
20144 934
20164 876
20174 879
20184 870
JaroLoĝantoj
20194 830
20204 808
20214 663
20224 687
20234 801

Vidindaĵoj redakti

  • kastelo (origine burgo) fondita en la 13-a jarcento de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a, rekonstruita renesance kaj baroke, kun ĉirkaŭa 7,6 ha granda angla parko kun 20 specoj de raraj arboj (nuntempe privata havaĵo de magistrato Prago 4)
  • frubaroka preĝejo de Sankta Elizabeto la Portugala el 1662
  • baroka du-ala subparoĥestrejo, en 2006-2010 komplete rekonstruita, sidejo de informa kaj kleriga centro kaj ekspoziciejo (zoologia muzeo kun originalaj skeletoj kaj remnuraĵoj de de ekzotikaj bestoj, kun la plej granda kolekto de rinoceraj skeletoj en la tuta mondo; ekspozicio pri Jiří Kolář, arkeologiaj trovaĵoj, portempaj ekspozicioj)
  • urba muzeo sur la ĉefplaco (filio de Muzeo de la regiono Prácheň - kun ekspozicioj pri historio, etnografio kaj precipe unika specialigita ekspozicio "Ekzotika naturo" - insekto, submara vivo, montaro, savanoj, dezertoj, river-, mar- kaj lagobordoj, praarbaroj)
  • unika krokodila bestoĝardeno (kun 18 specoj de krokodiloj, la plej granda tiuspeca kolekto en tuta Mezeŭropo)
  • bierfarejo Platan - ebleco de fakaj ekskursoj pri produktado de biero
  • bazlernejo, konstruita en 1902-1903 en stilo de t.n. ĉeĥa novrenesanco, ornamita de sgrafitoj de Mikoláš Aleš
  • klasikisma grenejo el 1832 (situanta apud la bierfarejo)

Ĉirkaŭaĵo redakti

  • Klokočín - pitoreska renesanca fortikaĵo kun infangalerio
  • Zelendárky - 12 km longa instrupado tra protektita naturo en ĉirkaŭaĵo de la urbo, taŭga ankaŭ por biciklado (aro de 10 fiŝlagoj, ĉevalejoj, bieno por cervoj kaj damaoj, interesa vilaĝa arkitekturo)
  • valora romanika preĝejo en Myšenec
  • urbo Písek
  • naturparko Písecké hory

Literaturo redakti

  • CHMELÍK, Jan. Protivín ve víru staletí. Protivín : Město Protivín - Městské kulturní středisko Protivín, 2007. 36 p. : il., fot.
  • KOLAFOVÁ, Antonie – JAROLÍMEK, Jiří. 700 let města Protivína. Protivín : Měst. nár. výbor, 1982. 93 p., fot.
  • MĚSTO Protivín a okolní obce na pohlednicích. Písek : Prácheňské nakladatelství, 2003. 107 p. , fot., il. ISBN 80-86566-17-X

Eksteraj ligiloj redakti