Klondike (rivero)

(Alidirektita el Klondajko)

Klondike [elp. KLANdajk] kaj en Esperanto Klondajko estas alfluanto de Jukono (angle: Yukon) en la nordokcidenta parto de Kanado, okcidenta parto de Jukonio. Ĝi originas en la Ogilvie-montaro kaj fluas okcidenten ĉ. 160 km kaj ĉe la urbo Dawson enfluas en Jukonon.

Klondike (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 168 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Jukono
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Jukonio
Map
vdr
La rivero Klondike

Ĝia ĉirkaŭo iĝis fama en 1896, kiam oni trovis en Bonanza Creek kaj aliaj malgrandaj rojoj oron. Tiutempe alvenis tien miloj da orfosistoj kaj bonŝanc-serĉantoj. La ortrovejoj elĉerpiĝis post kelkaj jaroj kaj la loĝantaro plejparte formigris. Oni daŭrigis orminadon per hidraŭlikaj kaj fluej-ekspluataj metodoj ĝis 1966 ĉe alfluantoj de la Klondike. Bonanza Creek originas proksime de Dawson, longas 32 km, fluas nordokcidenten al la rivero Klondike. George Washington Carmack ektrovis en ties fluejo oron (la 17-an de aŭgusto 1896). Tiu evento ekigis oran febron en la valo de Klondike. La rojo nomiĝis pli frue Rabbit Creek, la nuna nomo venas pri trovitaĵo de Carmack.

Vidu ankaŭ redakti