Kobol estas la nomo de planedo en la fikcia universo Battlestar Galactica.

Kobol
Battlestar Galactica planet
Verko Battlestar Galactica
Informoj
vdr

Ene de la kunteksto de ambaŭ serioj Battlestar Galactica, Kobol estas la origina loko de kie devenas la homaro, kaj de kie la civilizacio foriris kaj formis la Dek du Koloniojn de Kobol sur aliaj planedoj. Laŭ la legendo, ekzistis ankaŭ tribo kiu kreis dektrian kolonion nomata Tero, kies loko restas nesciata al la loĝantaroj de la alia dek du kolonioj.

Origina serio redakti

En la originala serio Battlestar Galactica (1978–79), Kobol orbitas ĉirkaŭ neregula varianta stelo kiel parto de ampleksa planeda sistemo. La loĝantaro de Kobol evoluigis sukcesan teknologion pri kosmoflugado kaj en la rakonto oni sugestas ke la planedo atingis ĝian limon vivteni tiom grandan loĝantaron kio, kune kun aliaj katastrofoj, instigis homojn lasi la planedon. Unu el la urboj estis Eden kiu, laŭ Komandanto Adama, estis unu el la unuaj malaperintaj pro nekonata katastrofo.

En scenoj kiuj estis filmitaj, sed poste forigitaj de la fina elsendo de la epizodoj, Kapitano Apollo klarigas ke en ĝiaj finaj tagoj, Kobol suferis troloĝantaron kaj malŝparon. La surfaco kaj atmosfero de la planedo estis fakte poluciigita, tiel ke nur la plej forta bestoj povus supervivi. Post forfuĝi la planedon kaj fondi la koloniojn, la loĝantoj de Kobol intence detruis ĉiujn spurojn de sia teknologio kaj kosmoŝipoj.

Estas nesciata kial kaj kiel formiĝis la dek tri triboj, sed dek du el ĉi tiuj grupoj vojaĝis tra la kosmon kaj poste fondis la koloniojn sur enloĝeblaj planedoj ĉirkaŭ aliaj stelaj sistemoj. Ĉi tiuj kolonioj fariĝis la kolonioj prezentitaj en la serio, konataj kiel la Dek du Kolonioj de Kobol. Pro nesciata kialo, la dektria tribo supozeble vojaĝis pli malproksimen kaj en la kontraŭa direkto, kaj fondis la Teron. En la origina serio estis neniu kontakto inter la dektria tribo kaj la Dek du Kolonioj. Fakte, la loĝantaro de la Dek du Kolonioj ĝenerale konsideras la ekziston de la Tero kaj la dektria tribo kiel mito.

Battlestar Galactica 2004 redakti

En la repensita serio Battlestar Galactica de 2004, Kobol aperas kiel dense loĝata Tersimila planedo kun altaj montoj kaj densaj arbaroj. La detaloj de ĝia planeda sistemo, tamen, ne estis diskutita. Kontraste kun la origina serio, la ruinoj de Kobol pli similas grek-romiaj anstataŭ egiptaj.

Kobol havas grandparton de la mitologio de la origina serio. La dektria tribo fondis kolonion sur nekonata planedo nomoata "Tero" kaj ne estis kontakto inter ili kaj la aliaj triboj, konataj kiel "La Dek du Triboj de Kobol". Estas poste rivelita ke la 13a tribo konsistas el Cylon, kio signifas ke la homoj de Kobol kreis la originan humanoidan rason Cylon, kaj ke la "Finaj Kvin" estas la lastaj supervivintoj de tiu raso.

Galactica eltrovas Kobol, sed kiam ĝi sendas teamon al ĝia surfaco, ilia komsoŝipo estas pafita malsupren de eskadro de kosmoŝipoj Cylon.

Notoj redakti

Kobol estas anagramo de la mormona vorto "Kolob", ĉiela korpo kiu aperas en la Libro de Abrahamo kaj difinita kiel proksima al la hejmo de Dio.

Vidu ankaŭ redakti