Insulo Kodiak
(Alidirektita el Kodiak)
Insulo Kodiak estas granda insulo de la suda marbordo de la usona ŝtato de Alasko, apartigita disde la kontinenta Alasko pere de la Ŝelikofa Markolo. La plej granda insulo en la Kodiaka Arkipelago, la Insulo Kodiak estas la dua plej granda insulo de Usono kaj la 80a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 8975 km². Ĝi estas 160 km longa kaj el 16 al 96 km larĝa. La plej granda komunumo en la insulo estas la urbo de Kodiak (Alasko).
Insulo Kodiak | ||
---|---|---|
Insulo Kodiak | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Kodiaka Insularo | |
Geografia situo | 57° 28′ N, 153° 26′ U (mapo)57.471667-153.4252781353Koordinatoj: 57° 28′ N, 153° 26′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 160 km | |
Larĝo | 96 km | |
Areo | 8 975 km² | |
Plej alta loko | Koniag Peak 1 353 m | |
Loĝantaro | 13 740 1,5 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Kodiak | |