Galapaga petrelo
(Alidirektita el Kojnpuga petrelo)
La Galapaga petrelo aŭ Kojnpuga petrelo (Oceanodroma tethys) estas malgranda marbirdo el la familio de ŝtormopetreloj.
Galapaga petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Galapaga petrelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Oceanodroma tethys (Bonaparte, 1852) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Distribuado redakti
Ili reproduktiĝas en la Galapagoj (Ekvadoro) kaj ĉe la marbordo de Peruo (insuloj Pescadores (fiŝkaptistoj) kaj Insulo San Gallán).[1] Post la reprodukta sezono ili disiĝas al areo distribua de ĉemarbordaj akvoj de la okcidento de Ameriko, el Baja California en Meksiko al Ĉilio.[2]
Aspekto redakti
Estas nigreca birdo kun tre markata larĝa blanka pugostrio. La grandaj duarangaj flugilkovriloj kaj la dorso estas ne tiom nigrecaj, sed pli malhelgrizaj. La vostofino estas kojnforma, kio estas tialo por la alternativa komuna nomo.
Subspecioj redakti
Oni distingis du subspeciojn:[3]
- Oceanodroma tethys kelsalli (Lowe, 1925)
- Oceanodroma tethys tethys (Bonaparte, 1852)
Referencoj redakti
- ↑ iucn
- ↑ iucn
- ↑ Oceanodroma tethys. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.