La kokunumado estas neologismo por la pli klasika vortumo de konduto "hejmema aŭ malsociema". La termino estis inventita en 1987 de Faith Popcorn, memproklamita konsilistino en merkatiko por antaŭdiri la tendencojn de la alvenonta jardeko[1][2], por indiki la sintenon ke oni sentas sin tiel bone hejme ke oni ne plu multe emas eliri la domon, escepte por la vivogravaj bezonoj[3]. La ideo estas sufiĉe proksima al tio kiun oni antaŭe pli klasike esprimis kiel "hejmema konduto", foje komparata al la fenomeno Hikikomori aŭ la konduto de minacata erinaco ("erinacumado").

Etimologio

redakti

Deveninta de kokono kies anglalingva termino estas cocoon kaj ĝia derivaĵo cocooning. Iom rilataj terminoj estas en la germana: Gemütlichkeit, nederlanda: gezellighied, dana: hygge)

Antaŭsigno

redakti

La unua aŭtoro kiu antaŭvidis sintenon ĝeneraligitan de kokunumado ŝajnas esti la brita verkisto Edward Morgan Forster (A Passage to India), Two cheers for democracy) en sia sciencfikcia novelo "The Machine Stops" (La maŝino haltiĝas). Li imagas tie homaron de kiu ĉiu individuo vivas en sia loĝejo, malmulte dezirema fari rektajn homajn kontaktojn aŭ vojaĝojn, kaj kiu komunikas nur pere de elektronikaj aparatoj. Forster priskribas homaron kiu iras al sakvojo, ĉar la sistemoj funkcias pli kaj pli malbone kaj tiuj kiuj perdas la emon agadi, alrigardas tiun ĉi difektadon kun fatalismo, inkluzive de indiferenteco.

Moderna epoko

redakti

La 20-a jarcento ŝajnis malpravigi Forster, ĉar la vojaĝoj ne ĉesis. Inverse ili multobliĝis. Aliflanke, komence de la 21-a jarcento, la elektronikaj aparatoj kiujn li priskribas (reta kunsido, Interreto, diversaj plurmediaj aparatoj). Paralele al tiu fenomeno oni vidas malkreski la emon vojaĝi pro la kreskanta timo pri terorismaj atakoj aŭ pro financaj malfacilaĵoj sekve de la altiĝo de la kostoj por energio aŭ pro antaŭzorga konsilo al memizolado fare de oficialaj instancoj pro la kronvirusa malsano de 2019.

Tial ekestis ankaŭ ioma tendenco al kokonumado (cocooning).

Konsumanta identeco

redakti

Ankaŭ estas analogio kun konsumanta identeco, tiel ke persono kiu aĉetas materialojn por beligi la dominternon praktikas la kokonumadon.

Kokonumado pro memisolado post virusa malsano

redakti
 
'Hikikomori' estas ekstrema speco de kokonumado kiu ĉefe oftas en Japanio.

Kokonumado estas nun ankaŭ rilatigita al la kronvirusa malsano pro la antaŭzorga memizolado por vundeblaj grupoj en la socio.

Reta kokonumado

redakti

La fenomeno rilatas ankaŭ al homoj kiuj preskaŭ ne plu forlasas la domon pro uzado de interreto[4].

Referencoj

redakti
  1. (en) Snider, Mike, "Cocooning: It's back and thanks to tech, it's bigger". USA Today, la 18-an de februaro 2013.
  2. (en) Trendforschung "Cocooning", arkivita de la originalo, la 27)an de Majo 2011 en Wayback Maŝino.
  3. (de) Andreas Haslauer: Cocooning: Daheim ist es doch am schönsten. Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine En: focus.de, la 18-an de foebruar 2009,
  4. (angla) "Pli da homoj vivantaj en ciferecaj kokonoj[rompita ligilo]" . web.international.ucla.edu

Vidu ankaŭ

redakti