Koldkremo

haŭtŝmiraĵo uzata kiel kosmetikaĵo

La koldkremo[1] estas miksaĵo de akvo kaj grasaĵoj, ŝmirebla sur la haŭto por glatigo kaj forigo de ŝminko.

Koldkremo
Meksika koldkremo de la 20-a jarcento

Priskribo redakti

La koldkremo estas emulsio de akvo, abelvakso, kaj oleoj. Tradicie, la oleoj estis plantaj oleoj, sed hodiaŭaj koldkremoj ordinare enhavas mineralajn oleojn. Nuntempe, koldkremoj ankaŭ tipe enhavas glicerinon, alkoholon, kaj lanolinon.

Uzoj redakti

Koldkremoj malhelpas sekigon de la haŭto. Ĝi estas ofte ŝmirata sur la vizaĝo aŭ la lipoj (post forigo de ŝminko). Ĝi estas ankaŭ uzata por razado.

Historio kaj etimologio redakti

La koldkremo havas antikvan originon. Romianoj uzis similan produkton de la nomo lōmentum. La helena kuracisto Galeno de Pergamo, de la 2-a jarcento p.K., mencias en sia libro Pri la konservado de la sano (latine De sānitāte tuendā) recepton por koldkremo; tial, koldkremo ankaŭ estas konata latine kiel cērātum Galeni.

La termino koldkremo devenas de la angla cold cream IFA:[koʊld kɹiːm], laŭvorte “malvarma kremo”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti