Kolegeco estas la rilato inter kolegoj. La termino kolego rilatas al kromnomo por kunlaboranto, membro aŭ konatulo al la membroj de la sama profesio, grupo de kolegoj kunigitaj de komuna celo, kaj kutime estas uzata de propraj nomoj. Kolegoj estas tiuj, kiuj estas eksplicite kunigitaj de komuna celo kaj respektas reciproke la kapablojn labori al tiu celo. Kolego estas kunlaboranto en profesio aŭ en civila aŭ eklezia oficejo. Kolegeco povas implici respekton por alies engaĝiĝo al celo kaj la komunan kapablon labori al ĝi. En la pli malvasta signifo, universitataj aŭ altlernejaj fakultatanoj estas unu la alian kunuloj.

Alidirite, kolegeco estas principo de registaro aŭ administrado bazita sur la komuna respondeco de la membroj de kolegia organo, konsistas de pluraj homoj, kiuj faras siajn decidojn kune,​ ekvilibrigante la ekzercon de potenco [1]. Praktike dirite, kolegeco signifas, ke kolegoj respektas unu la alian kaj helpas unu la alian kiam necese. Ĝi ankaŭ signifas konsideri bezonojn kaj interesojn, kio profitigas la (laboran) etoson.

Sociologoj de organizaĵoj uzas la terminon kolegeco en teknika signifo, por krei kontraston kun la koncepto de burokratio. Klasikaj verkintoj kiel ekzemple Max Weber vidas kolegecon kiel organizaĵa aparato uzita fare de aŭtokratoj por malhelpi ekspertojn kaj profesiulojn defii monokratajn kaj foje arbitrajn potencojn. Lastatempe aŭtoroj kiel Eliot Fridson (Usono), Malcolm Waters (Aŭstralio) kaj Emmanuel Lazaga (Francio) montris, ke la kolegeco nun povas esti komprenata kiel plenrajta organizaĵa formo. Estas precipe utile klarigi kunordigon en sciointensaj organizaĵoj, kie interdependaj membroj plenumas nerutinajn taskojn kune - ĉiam pli taŭga formo en sciekonomioj. Specifa socia kampo ligas al ĉi tiu organizaĵa formo, kampo priskribita laŭ niĉserĉo, statuskonkurado, flanka kontrolo kaj potenco inter kolegoj en partnerecoj en la kampo de kompania juro, en diocezoj, en ĉiaspecaj laborlokoj ktp. Ĉi tiu vidpunkto de kolegeco estas klare tre malsama de la ideologio de kolegeco, kiu ĉefe emfazas fidon kaj kundividon (kunlaborado kaj labordivido) [2][3].

En la Romia Respubliko

redakti

En la Romia Respubliko, kolegeco estis la praktiko de havi almenaŭ du homojn, kaj ĉiam egalan nombron, en ĉiu jura pozicio de la Roma Senato. La kialoj estis dividi potencon kaj respondecon inter pluraj homoj, kaj por malhelpi la ascendon de alia reĝo, kaj por certigi pli efikajn juĝistojn. Ekzemploj de roma kolegeco inkluzivas kaj konsulojn kaj censorojn; ses pretoroj; ok kvestoroj; kvar edilioj, dek tribunusoj, kaj decemviraro, ktp.

Kolegeco estis principo de operacio de ĉiuj romiaj magistratoj (publika/ŝtata nomumita oficejo) de kiu devas ekzisti almenaŭ paro de magistratoj en ĉiu pozicio, kontraste al la antaŭa Monarkio kie potenco estis koncentrita en unu persono. Ĉi tio estas por ke unu reguligu la alian, por malhelpi eblan misuzon de potenco. Tiu multpersona karakterizaĵo de la administrado devigis la magistratojn agi kolege, ĉar unu el ili povis trudi vetoon ( intercesio ) al iu decido de lia kolego kiu povus ŝajni erara. La sola escepto estis en statoj de krizo, kiam la senato elektis eksterordinarajn magistratojn kiel diktatoron, antaŭvidita kiel supera eksterordinara magistrato en situacioj de danĝero por la Respubliko.

En la Katolika Eklezio

redakti

Kolegeco rilatas al la komuna respondeco kaj aŭtoritato kiun episkopoj. gviditaj fare de la papo, havas en la instruado, sanktigo, kaj registaro de la eklezio. Ĝi manifestiĝas en la korinklino inter la episkopoj, kiuj sentas sian respondecon preter la aparta Eklezio [4].

En akademio

redakti

Tradicie, kolegeco estis forta faktoro en altlernejoj (kolegioj), en la administrado de universitatoj kaj aliaj institucioj de supera lernado. Tiuj estas medioj kie intelekta sendependeco kaj reciproka respekto estas necesaj, precipe en institucioj kun forta esplorbazo. Kolegeco ofte estas komparita kaj kontraŭita al manaĝerismo, kie ekzistas pli hierarkia strukturo, kun profesiaj manaĝeroj en gvidaj pozicioj. Administra aliro ofte estas proponita kiel pli lerta kaj efika en farado de rapidaj decidoj, dum kritikistoj argumentas ke ĝia avantaĝo estas ke ĝi pli verŝajne renkontas komercajn kaj registarajn bezonojn.

Referencoj

redakti
  1. (1989) “Collegiality, Bureaucratization, and Professionalization: A Weberian Analysis”, American Journal of Sociology 94 (5), p. 945–972. 
  2. (1984) “The Changing Nature of Professional Control”, Annual Review of Sociology 10, p. 1–20. 
  3. Lazega, Emmanuel (2005), Klatetzki, Thomas; Tacke, Veronika, eds., "A Theory of Collegiality and its Relevance for Understanding Professions and knowledge-intensive Organizations" (in en), Organisation und Profession (Wiesbaden: VS Verlag für Sozialwissenschaften): pp. 221–251, doi:10.1007/978-3-322-80570-6_9, (ISBN 978-3-322-80570-6), https://doi.org/10.1007/978-3-322-80570-6_9, retrieved 2022-11-01 
  4. "Synodality, collegiality: two keys to the coming Francis reform", Catholic Voices Comment (London: Catholic Voices), 28 August 2013, archived from the original on 2015-06-21, https://web.archive.org/web/20150621232832/http://cvcomment.org/2013/08/28/synodality-collegiality-two-keys-to-the-coming-francis-reform/, retrieved 21 June 2015 

Fontoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti