La Geranio kolomba (Geranium columbinum) estas specio el la familio Geraniacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geranio kolomba

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
Geranium columbinum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Difino

Tiu ĉi herbeja unujara planto meze atingas altecon de 15-30 centimetroj. La tigo, haroza, pli malpli rektas, foje horizontas kaj disbranĉiĝas. La folioj paras kaj preskaŭ kvinangulas. Ili estas dividitaj ĝis la petiolo en kvin aŭ sep partojn, ĉiu parto estante mem profunde ĉizita. Tial ili pensigas pri kolombaj piedoj. La floroj posedas aparte longan pedunklon. Ili estas purpur-rozkoloraj, 15 – 20 mm larĝaj, iliaj 5 petaloj longas same kiel la sepaloj / kun 10 stamenoj. La bekforma frukto longas 2-2,5 cm.

Florado : marto-septembro

Loĝ- kaj kreskloko

Oni ĝin renkontas en aŭ rande de arbaroj, en heĝoj kaj rande de vojoj. Geranio kolomba emas kalkajn grundojn. Ĝi estas disvastigita en tuta Eŭropo ĝis la nordo de Irlando, en okcidenta Azio kaj en Nordafriko. Ĝi estis enkondukita ankaŭ en Nordan Amerikon.